Publika libroŝranko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Publika libroŝranko, Bonn (2008)

Publika libroŝranko (nomita ankaŭ malferma libroŝranko) estas aparte konstruita, solida ŝranko por libroj, kiu staras en publika ejo, alirebla de iu ajn. Oni uzas ĝin por pruntedoni aŭ pruntepreni librojn senpage, anonime kaj sen iaj ajn formalaĵoj. La sistemo de publikaj libroŝrankoj nuntempe disvastiĝis en Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Publika libroŝranko en iama elektrejo en Mainz (2007)

Simila al la ideo de Bookcrossing estiĝis jam en la 1990-aj jaroj la ideo krei libroŝrankojn ĉiam publike alireblaj por subteni la interŝanĝon de literaturaĵoj.[1]

Post la starigo kiel arta agado (ekde 1991 fare de la la agadartistoj Clegg & Guttmann) fine de la 1990-aj jaroj unuaj libroŝrankoj estis realigitaj kiel "senpaga liberaera biblioteko" en Darmstadt kaj Hannover.[2] Ekde 2002, kiam tia ideo kadre de konkurso estis premiita en Bonn[3], troviĝas multaj posteuloj.[4]

Subtenitaj kaj financitaj de diversaj organizaĵoj, kluboj kaj asocioj estiĝis ekde tiam aparte konstruitaj aŭ transformitaj, veterrezistaj libroŝrankoj. En tiujn ĉiu civitano povas enmeti siajn librojn por proponi ilin al aliaj legantoj. Oni rajtas elpreni librojn kaj hejmenporti ilin. Laŭ sia plaĉo ĉiu uzanto decidas, ĉu li raportos, konservos aŭ ŝanĝos la librojn.

Uzo kaj akcepto[redakti | redakti fonton]

Publika libroŝranko en ekstelefonejo, Frankenberg (Eder) (2008)

Se sukcesas starigi la publikajn libroŝrankojn en ejoj centraj, facile atingeblaj ili estas kutime rapide akceptitaj kaj uzataj. Foje alvenas detruo, sed pro konstanta atento kaj prizorgo de tiel nomataj 'libroŝranko-baptogepatroj" ĝi malpligrandiĝas.

La akcepto, motivo kaj uzantstrukturo de publikaj libroŝrankoj estis montrita en la jaro 2008 de esploro de la universitato Bonn.[5] Oni rimarkis, ke la sistemo estis atentiga alternativo al la klasika libronegoco. La pridemando de la uzantoj montris, ke tian sistemon oni deziris por aliaj varoj.[6]

Pro la bona akcepto de la ideo okazis rapida disvastiĝo de publikaj libroŝrankoj en Germanujo. Solida kaj veterrezista konstrumaniero helpas al daŭra uzo.[7]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]