Puebla de Alcocer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Puebla de Alcocer
Pueblo1.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06630 [+]
Retpaĝaro www.puebladealcocer.es [+]
Demografio
Loĝantaro 1 188  (2018) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 59′ N, 5° 15′ U38.985-5.2577777777778Koordinatoj: 38° 59′ N, 5° 15′ U [+]
Alto 527 m [+]
Areo 296,7 km² (29 670 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Puebla de Alcocer
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Puebla de Alcocer [+]
v  d  r
Information icon.svg
Loko de Puebla de Alcocer en Ekstremaduro, Hispanio kaj Eŭropo.

Puebla de Alcocer estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas Pueblacorecenses. La censita populacio en 2008 estis de 1.291 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Puebla de Alcocer estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 527 m; je 178 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 260 km de Madrido, la ŝtata ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 296,7 km², en kies sudo troviĝas la vilaĝo en la norda deklivo de monto sur kiu staras grava kastelo. Puebla de Alcocer estas en la distriktokomarko La Siberia.

Ĝi komunikiĝas pere de la ŝoseoj  EX-103  kaj  EX-322 .

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo

Diversaj fontoj rilatigas la nunan vilaĝon kun respektivaj urboj de la epokoj de la punikoj nome Akra-Leŭka kaj el la Romia Imperio nome Lacimurga, sed certigo ne estas.

Post la araba epoko oni rekristanigis la areon en la 13a jarcento fare de la Ordeno de Alcántara. Multaj senjoroj posedis la teritoriojn inter ili la urbo de Toledo, kiu donis al la vilaĝo en la 14a jarcento la ĉefecon de la ĉirkaŭaj vilaĝoj.

Meze de la 20a jarcento oni konstruis akvobaraĵojn en la valoj de la riveroj Guadiana kaj Zújar laŭ la Plan Badajoz kaj tiele la vilaĝo perdis siajn plej fruktodonajn terojn; elmigrado okazis dum la venntaj jardekoj kaj sekve oni deprenis de la vilaĝo administrajn funkciojn kio malbonigis plie la laboran situacion. Multaj elmigirntoj loĝigis novajn konstruitajn vilaĝojn kiel Entrerríos ĉe Villanueva de la Serena aŭ Torrefresneda kaj Hernán Cortés.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de la valo de la Serena el la kastelo

La elstarega kastelo estas de la 13a jarcento rekonstruita fine de la 15a jarcento. Ĝi situas sur monto de kie eblis kontroli kaj defendi etendan areon kaj nun ĝui mirindan pejzaĝon, tio estas la tuta valo de La Serena, kun la samnoma akvorezervejo nome embalse de La Serena, la dua plej granda de Iberio kaj unu de la plej grandaj de Eŭropo.

La kastelo estas poligona kaj malregula kun dikegaj muregoj sur la rokoj de la monto. Restas la ĉefturo kaj restaĵoj kiuj montras la riĉecon de la tiamaj palacaj konstruaĵoj. Ĉio estas vizitebla.

Preĝejo de Santiago Apóstol[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Santiago Apóstol

Ĝi estas de stilo romanika-mudeĥara de la jarcentoj 11a al 12a, ĉar dekomence estis araba moskeo. En la interno estas freskoj de la 13a jarcento, malkovritaj dum restaŭrado de la 1990-aj jaroj [1].

La norda fasado havas portalon de prilaborita ŝtono de stilo plateresko, mendita de Fray Juan de la Puebla, kie aperas la moto de la Superulo Don Gutierre de Sotomayor: "Todo es poco" (Ĉio estas malmulta); kaj kronita de bildo de Jakobo la pli aĝa) kiel pilgrimanto.

Monaĥejo de San Francisco[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis konstruita en la 16a jarcento kaj estis de franciskanoj.

Monaĥejo de la Visitación[redakti | redakti fonton]

For de la vilaĝo: de Aŭgustinoj kun bela preĝejo kaj klostro.

Monaĥejo de la Visitación

Ĝi estas ruina, sed konservas platereskan pordon kun klostro de duobla arkaro kaj kolonoj de granito.

Ermitejo de San Antón[redakti | redakti fonton]

Estas konstruaĵo mezepoka, nome kapelo de la antikva tombeko de la vilaĝo.

Ermitejo de San Isidro[redakti | redakti fonton]

Moderna konstruaĵo ĉe "La laguno", kie celebriĝas la 15a de Majo kamparfesto honore de la sanktulo.

Muzeo pri Etnografio[redakti | redakti fonton]

Estas arkeologiaj restaĵoj de romia epoko de la antikva vilao romia de "Lacimurga" kaj ĉiutagaj objektoj de lokanoj, kiel iloj, kamparaj laboriloj, aparatoj ktp.

Nobelaj domoj[redakti | redakti fonton]

Nome la Palaco de la Dukoj de Osuna rekonstruita en la 17a jarcento. La domo de la "Santa Inquisición" kun granda arko superporda kaj du minacantaj bildoj. La domo de la Komendadoro de la 17a jarcento. La domo de la familio Chacón kun blazono sur azuleĥoj. La domo de Arévalo. La domo de la familio Sólo de Zaldívar, jam de la 20a jarcento.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

En tiu vilaĝo naskiĝis en la 19a jarcento la fama "giganto de Puebla de Alcocer" (nome Agustín Luengo Capilla), kiu pro malsano troege kreskis ĝis 2,35 m, kio permesis lin montriĝi en cirko. La skeleto montriĝas en la Museo Nacional de Antropología de Madrido. [2] Nuntempe estas strato kiu portas lian nomon kaj skulptaĵo en la vilaĝo.

En tiu vilaĝo naskiĝis ankaŭ Antonio Hernández Gil, fama juristo de la epoko de la transiro de la frankismo al la demokratio.

Puebla de Alcocer aperas en "El Ingenioso Hidalgo Don Quijote De La Mancha", en la dediĉoj al la vicgrafo de la Puebla de Alcocer, Don Alonso Diego López de Zúñiga.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La restaŭrado de la preĝejo de Santiago Apóstol
  2. Municipo de Puebla de Alcocer: Gigante