Pulikario kontraǔdisenteria
Aspekto
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Pulikario kontraŭdisenteria, Pulicaria dysenterica, estas specio el la familio Asteracoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ovalaj folioj korformaj brakumantaj je la bazo, ofte ondaj, dentaj, griz/kotonecaj sube, 3,8 cm longaj. Kapituloj 15-30 mm larĝaj; flavaj floroj langetformaj ekstere, dufoje pli longaj ol la involukro (vila kaj glandoza), kaj tubformaj meze. La tuta planto altas ekde 30 ĝis 60 cm.
Vivmedio
[redakti | redakti fonton]Malsekaj herbejoj, fosaĵoj, disvastigita en meza kaj suda Eŭropa.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La nomo Pulikario venas el la latina Pulicarius (simila al puloj) kaj ĝi referencas al la kvalito kontraŭpulaj de kelkaj substancoj entenitaj en la planto, dum la epiteto kontraŭdisenteria referencas al alia trajto medicina kontraŭ iu intestaj malsanoj.