Puna soldatigo de polaj infanoj al la Armeo de Rusia Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Puna soldatigo de polaj infanoj al la Armeo de Rusia Imperio 1831-1832 — farita dum kaj post la novembra ribelo.

La puna kaptado kaj soldatigo de polaj infanoj fare de rusaj soldatoj en Varsovio (dum kaj post la Novembra Ribelo, 1931-1932)

Laŭ rekomendo de caro Nikolao la 1-a el la tago de 23-a de marto 1831 infanoj de personoj partoprenantaj la novembran ribelon devus esti traktataj kiel t.n. kantonistoj kaj enkorpigataj al specialaj batalionoj de la rusa armeo.

Laŭ ukazo el la 24-a de marto 1832 rusa registaro ordonis transdoni al specialaj infanaj batalionoj knabojn de 7 ĝis 16 vivjaro, infanojn de politikaj elmigrintoj, orfojn, infanojn de malriĉuloj kaj de stratulaĉoj. Rusaj policaj komisaroj vokis loĝantaron proponi infanaron bezonanta apogon kaj ĉiujn inside kidnapis.

La turmenton de polaj infanoj prezentis Juliusz Słowacki en poemo Anhelli. Minskon kaj Babrujskon, profunden en Rusion ĝis Siberio oni pelis kelke da miloj de malfortaj kaj malsataj knaboj. Survoje de Varsovio al Babrujsk mortis du trionoj da ili. La ceterajn oni edukis kiel rusaj soldatoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Solidarność 1830, Niemcy i Polacy po Powstaniu Listopadowym (Solidareco 1830. Germanoj kaj poloj post la Novembra Ribelo), Warszawa 2005