Punkteca najtingalturdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Punkteca najtingalturdo
Punkteca najtingalturdo
Punkteca najtingalturdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Catharus
Specio: C. dryas'
Catharus dryas
(Gould, 1855)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Punkteca najtingalturdo (Catharus dryas) estas specio de birdo de la familio de Turdedoj. Ĝi troviĝas en Centrameriko kaj granda parto de Sudameriko nome en Argentino, Bolivio, Kolombio, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Peruo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj.

Estas specio simila al la tre parenca Nigrakapa najtingalturdo, ĉar kiel tiu ĝi havas nigran kapon kie kontrastas ruĝecaj beko kaj ĉirkaŭokula ringo, sed ne tiom ruĝaj. Ankaŭ tiu havas brunecajn suprajn partojn kaj flavoranĝajn krurojn, sed la subaj partoj estas ne blankecaj sed flavecaj kaj en tia brusto ege rimarkindas nigrecaj punktoj, kio nomigas la specion.

Literaturo[redakti | redakti fonton]