Punktumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Punktumo (de la latina vorto punctum „punkto, piko“) estas faka termino en la medicino por la intenca vundiĝo de la haŭto de individuo per malvasta metala tubeto. La celo estas aŭ injekto de likva medikamento, aŭ la elpreno de korpa likvaĵo por posta ekzamenado pere de la metodoj de laboratoria medicino. La forprenita korpa likvaĵo nomatas "punktumaĵo".

Ankaŭ la loke celita pikado de la haŭto kaj surfaca histo de individuo pere de pikiloj kadre de akupunkturo nomatas punktumo.

Punktumoj estas aplikataj

  • cele al la injekto de likvaj medikamentoj
  • cele al forpreno de korpaj histoj kiel
  • cele al elpreno de korpaj histoj (tiukaze la punktumo nomatas biopsio)
  • cele al elfluigo de malsan(ig)aj likvaĵoj (ekzemple puso en absceso)
  • cele al elfluigo de malsan(ig)aj gasoj (ekzemple en la intestaro de homoj aŭ bestoj)

Iuj organoj estas facile punktumeblaj, se oni lernis la teknikon (ektemple surfaca punktumo de angioj, haŭto, hepato). Aliaj organoj malfacile punktumeblas aŭ la ago danĝeras pro ebla vundo de la ekzamenata organo respektive de najbaraj organoj. (ekzemple milio, gala veziko, intestaro). Laŭ la esplorenda organo la punktumo povas esti plenumata per simpla vida kontrolo, aŭ per helpo de rentgeno, magneta resonanca bildigosonografio.

Ĉar iuj punktumoj estas ligitaj al signifaj doloroj kaj la koncernato timas tiujn dolorojn, eblas antaŭe loke medikamente malplidolorigi la areon aŭ apliki sisteme trankviligan medikamenton.