Punta Falsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Punta Falsa (Falsa Pinto en Esperanto) estas kabo situanta en Argentino, sur la Granda Insulo de Fuegio, ene de la Provinco de Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko en 55°03′S 66°27′O  /  55.05°S, 66.45°O / -55.05; 66.45 (Punta Falsa).

La retejo de la Instituto Geográfico Nacional atribuas al Kabo San Pío la fakton esti la punkto plej suda de la teritorio argentina supermara kun fakta suvereneco; tamen, diversaj malnovaj esploristoj kaj la retejo de la Subsekretario de Katastro de Fajrolando markas, ke punta Falsa 55°03′34″S 66°26′29″O  /  55.05944°S, 66.44139°O / -55.05944; 66.44139 (Punta Falsa) kaj la islote Blanco 55°03′51″S 66°33′06″O  /  55.06417°S, 66.55167°O / -55.06417; 66.55167 (Punta Falsa) troviĝas plej sude ol la kabo San Pío.

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Aliro.

La provinca ŝoseo J alvenas ĝis Estancia Harberton (bieno H), kaj pluas kiel nur pado ĝis rotejo Moat sed ne atingas la kabon, kiu estas atingebla nur perpiede aŭ el maro.

Proksimaĵoj.

Je 4,3 km okcidente estas la Kabo San Pío kun Lumturo Cabo San Pío, instalita la 22an de marto de 1919.[1] Je 13,4 km sude de la Punta Falsa situantas la insulo Nueva, kiu apartenas administre al la komunumo Cabo de Hornos, Provinco Antártica Chilena, Magallanes y de la Antártica Chilena, en Ĉilio.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

La marbordo estas klifa, kun golfetoj de mallarĝaj strandetoj. La faŭno estas ĉefe mara, kun estado de pingvenoj, kormoranoj, mevoj, petreloj, marleonoj, marlutroj, delfenoj. La arbaro ekas ekde marnivelo kaj atingas ĝis 450 m.s.m..[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.hidro.gov.ar/Historia/FCSanPio.ASP Faro Cabo San Pío, alirita la 3an de junio de 2011, Servo de marhidrografio
  2. http://atlas.ambiente.gov.ar/mapas/pdfs/044_CaboSanPio.pdf Atlas de sensibilidad ambiental de la costa y el mar Argentino, Alirita la 16an de marto de 2010, Demetrio Boltovskoy
  • Sektoro de Marmapo H-419 A "De Cabo Buen Suceso a Cabo San Pío". Publikita de la Servo de Mara Hidrografio