Pyzy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kartacze
Pampuchy

Pyzy – en pola kuirarto, vorto uzata kutime en pluralo signifas unu el elementoj de plado, kutime tagmanĝo: nome grandaj farunaĵoj en formo de bulo aŭ ovalo, preparataj specife depende de regiono de Pollando.

Pyzy ziemniaczane[redakti | redakti fonton]

Preparataj el terpomoj (kuiritaj aŭ raspitaj krudaj), nedevige eblas aldoni ankaŭ farunon, ovojn kaj salon, kuirataj en bolakvo. Farĉitaj per viando, kazeofungoj aŭ manĝataj ankaŭ sen farĉo, kun frititaj lardo kaj cepo. Pladoj similaj al pyzy ziemniaczane estas interalie kartacze, goły kaj terpomaj knedloj knedle. Grandeco de unuopa pyza estas ĉirkaŭ 4-5 cm.

Pyzy drożdżowe[redakti | redakti fonton]

Plado kutima por kuirarto de regiono Grandpollando. En aliaj regionoj de Pollando konataj sub aliaj nomoj. Preparataj el faruno, ovoj, gisto, lakto, butero, sukero kaj salo. Vaporkuirataj (vidu. pampuchy) aŭ kuirataj en bolakvo. En literaturo aperas ankaŭ proponoj kuiri pyza en forno.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pyzy (danie) en la pola Vikipedio.