Pál Pándi
Etoso
Pál Pándi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1926 en Debrecen |
Morto | 19-an de januaro 1987 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 20. körönd-19. fülke |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | László Kardos |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto literaturhistoriisto literaturkritikisto |
Pál PÁNDI, laŭ la hungara skribmaniero Pándi Pál, estis hungara ĵurnalisto, literaturhistoriisto, kritikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio. Li estis filo de László Kardos.
Pál Pándi naskiĝis kiel Kardos Pál la 2-an de aŭgusto 1926 en Debrecen. Li mortis la 19-an de januaro 1987 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pál Pándi frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li estis deportita. Ekde 1945 li frekventis universitaton en Budapeŝto. En 1949 li ekedukis en ELTE, post 1956 ankaŭ en universitato de Szeged. Ekde 1955 li apartenis al redakta stabo de grava hungara ĵurnalo. En 1961 li estis unu el la fondintoj de literatura revuo. Li ricevis premion Kossuth en 1970, pli frue ankaŭ 2 aliajn premiojn.
Liaj ĉefaj studoj
[redakti | redakti fonton]- Sándor Petőfi - manuskripto 1961
- Petőfi és a nacionalizmus (Petőfi kaj la nacianalismo) 1974
- Bánk (banuso) 1980
Liaj ĉefaj redaktaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Elektitaj poemoj de Mihály Csokonai Vitéz 1953
- A magyar irodalom története 1849-ig (Historio de la hungara literaturo ĝis 1849) 1957
- Petőfi Sándor összes költeményei (Ĉiuj poemoj de Sándor Petőfi) 1960
- Tanulmányok Petőfiről (Studoj pri Petőfi) 1962