Quartet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quartet
filmo
Originala titolo Quartet
Originala lingvo angla lingvo • franca lingvo
Kina aperdato 1981
Ĝenro filma dramo
Kameraado Pierre Lhomme
Reĝisoro(j) James Ivory
Produktisto(j) Humbert Balsan
Scenaro Ruth Prawer Jhabvala
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Richard Robbins
Rolantoj Alan Bates • Maggie Smith • Isabelle Adjani • Anthony Higgins • Pierre Clémenti • Daniel Chatto • Annie Noël • Bernice Stegers • Caroline Loeb • Daniel Mesguich • François Viaur • Humbert Balsan • Jean-Philippe Puymartin • Jean-Pierre Dravel • Michel Such • Muriel Montossey • Pascale Ogier • Sébastien Floche • Serge Marquand • Sheila Gish • Suzanne Flon • Virginie Thévenet • Monique Mauclair
Produktinta firmao Merchant Ivory Productions
IMDb
vdr

Quartet (kvarteto) estas franc-brita drama filmo de 1981, reĝisorita de James Ivory. La scenaro estis de Ruth Prawer Jhabvala, bazita sur la samnoma novelo de 1928 de Jean Rhys.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Temas pri psikodrama propra de la Anglio de la 19-a jarcento, pri londona paro rande de nervokrizo, komponita de Marya, juna virino dancistino de muzikkluboj, devena el Antiloj, ofte sola, kaj ŝia uson-pola amanto Stephan, kiu estis enkarcerigita, kun ĉio transigita al Montparnasse de la frenezaj jaroj. Ŝi devas akcepti la gastigadon de riĉaj Heidler-oj, kies edzo deziras seksallogi ŝin. Tiukadre la triopo translokiĝas al pariza etoso de riĉaj kleraj britoj. Marya klopodas, ke la edzino Lois Heidler helpu ŝin eskapi de tiu situacio, sed tiu preferas ne malkontentigi sian edzon. Dum ĉasekskurso en la kamparo, Marya kolere frontas la paron, kio rezultas en nervokrizo de la edzino. La Heidler-oj aranĝas enhoteligon de Marya, kiu tiel deprimiĝas abandonita. Kiam Stephan estas liberigita, ŝi ne kapablas elekti inter la sopirata reveno al Stephan kaj la komforta dependo de la Heidler-oj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Aktoraro kaj rolularo[redakti | redakti fonton]

  • Alan Bates : H.J. Heidler
  • Maggie Smith : Lois Heidler
  • Isabelle Adjani : Marya Zelli
  • Anthony Higgins : Stephan Zelli
  • Pierre Clémenti : Théo la pornografo
  • Suzanne Flon : Mme Hautchamp
  • Daniel Mesguich : Pierre Schlamovitz
  • Sheila Gish : Anna

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Quartet (film, 1981) en la franca Vikipedio.