Queidersbach (Moosalb)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Queidersbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Germanio federacia lando Rejnlando-Palatinato
Rivera reto Rejno
Longeco 10,73 km
Fluo
Fonto en Bann
- Alteco super marnivelo 349 m
Enfluejo apud Steinalben en la Moosalb
- Alteco 263 m
Geografio
Trairataj vilaĝoj Bann, Queidersbach, Linden, Horbach, Steinalben
Alfluantoj
- Dekstraj Horbach
vdr

La rivereto Queidersbach, ankaŭ nomata Steinalb, estas apenaŭ 11 km longa alfluanto de la rivereto Moosalb en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. La valo de la Queidersbachs estas la limo inter Sickinger Höhe en la okcidento kaj la Naturparko Palatinata Arbaro en la oriento.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rivervojo[redakti | redakti fonton]

Ka rivereto fontas en la nordo de „Sickinger Höhe“ en la distrikto Kaiserslautern. La fonto situas norde de la komunumo Bann en alteco de ĉ. 350 m s.m..

Survoje suden paralele de la strato L 363 (LandstuhlSteinalben) la rojo trafluas la komunumojn Bann, Queidersbach kaj Linden, poste en la distrikto Südwestpfalz la komunumoj Horbach. En Steinalben ĝi enfluas de dekstre la rivereton Moosalb.

La rivervojo estas grandparte kanaligita en la trafluantaj komunumoj. Proksime al la domareto Neuhof iam estis muelejo. La malgrandaj flankrojoj enfluas de dekstre, de „Sickinger Höhe“. La plej longa el ili estas la apenaŭ 3 km longa rojo Horbach.

Alfluantoj[redakti | redakti fonton]

  • Rosentalbach (maldekstre), 0,6 km
  • Gabelsbach (dekstre), 1,2 km
  • Horbach (dekstre), 2,6 km

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]