Quintanilla de Onésimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quintanilla de Onésimo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47350
Demografio
Loĝantaro 1 004  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 38′ N, 4° 22′ U (mapo)41.627222222222-4.3636111111111Koordinatoj: 41° 38′ N, 4° 22′ U (mapo) [+]
Alto 726 m [+]
Areo 55 km² (5 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Quintanilla de Onésimo (Provinco Valadolido)
Quintanilla de Onésimo (Provinco Valadolido)
DEC
Quintanilla de Onésimo
Quintanilla de Onésimo
Situo de Quintanilla de Onésimo
Quintanilla de Onésimo (Hispanio)
Quintanilla de Onésimo (Hispanio)
DEC
Quintanilla de Onésimo
Quintanilla de Onésimo
Situo de Quintanilla de Onésimo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Quintanilla de Onésimo [+]
vdr

Quintanilla de Onésimo [kintaNIlja deoNEsimo] estas municipo en la oriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco kaj foje atribuita ankaŭ al la komarko Campo de Peñafiel pli orienta. Quintanilla de Onésimo estas komprenebla etimologie kiel Bieneto de Onésimo, alude al faŝisma politikisto Onésimo Redondo fondinto de la faŝisma politika partio JONS.

Quintanilla de Onésimo en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 55,17 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 031 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 550 el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 34 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Olivares de Duero, Sardón de Duero, Quintanilla de Arriba, Valbuena de Duero kaj Cogeces del Monte. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj. Trafluas la rivero Douro kaj ekfluas la Kanalo del Duero.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis restaĵoj de Bronzepoko. La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Tiam ĝi apartenis al la komunumaro de Valadolido, ĝis 1207 kiam ĝi estis aĉetita de la komunumaro de Peñafiel. Dum la Milito de Hispana Sendependigo francaj trupoj okupis la lokon por kontroli la ponton. En 1895 fervojo helpis la ekonomian disvastigon de la loko; en 1985 oni fermis la fervojan stacion.

En Julio 1941, dum la frankisma diktaturo la municipo tiam nomita de «Quintanilla de Abajo» (antaŭe «Quintanilla de Yuso» kaj «Quintanilla de Duero») ekestis nomita oficiale «Quintanilla de Onésimo», omaĝe al faŝisma politikisto Onésimo Redondo fondinto de la faŝisma politika partio JONS —naskiĝinta en Quintanilla kaj mortinta en la nunaj tagoj de la Hispana Enlanda Milito.​ En 2007, je la aprobo de la Leĝo de Historia Memoro, kiu devigis la retirigon de monumentoj rilataj al la frankisma diktaturo la toponimio de la municipo estis celo de polemiko. La socialista urbestro malakceptis la alinomadon al iama nomo, kaj kvankam aliaj monumentoj Onésimo Redondo estis retiritaj, la nomo restis, kontraŭ la Leĝo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj kalkoproduktado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la ponto, la gotikeca preĝejo de la 16-a jarcento kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]