Saltu al enhavo

Rábacsécsény

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rábacsécsény [rAbaĉEĉEnj] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Tét.

Preĝejturo de Rábacsécsény
Vilaĝdomo de Rábacsécsény
Lernejo de Rábacsécsény

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Rábacsécsény situas sur ebenaĵo, for de ĉefvojo kaj fervojo, laŭ flankovojoj, laŭ maldekstra flanko de Rába, kontraŭe estas Rábaszentmihály. Tie estas trapasejo, ponto. Csorna troviĝas 16, Győr 23, Pannonhalma 30 km-ojn.

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1228 en formo "Chechen". Inter 1973-1989 Rábaszentmihály kaj Rábacsécsény estis unuigita sub nomo Rábaújfalu (=Rába-nova-vilaĝo).

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj estas la romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo kaj skulptaĵo pri Maria.

En Rábacsécsény naskiĝis skulptisto Emil Eőry.