Réka Albert
Réka Albert | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de marto 1972 (52-jaraĝa) en Reghin |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio Usono |
Alma mater | Universitato de Nia Damo - doktoro de filozofio (–2001) Universitatea Babeș-Bolyai - fiziko (–1996) |
Okupo | |
Okupo | fizikisto biologo |
TTT | |
Retejo | https://www.ralbert.me/ |
Réka ALBERT, laŭ hungarlingve kutima nomordo Albert Réka estas rumania hungara fizikisto, biologo, profesoro, membro (ekstera (2016)) de Hungara Scienca Akademio.
Réka Albert [1] naskiĝis la 2-an de marto 1972 en Reghin.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Réka Albert apartenas al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi akiris diplomojn B.S. kaj M.S. en Universitato Babeș-Bolyai en 1995, respektive en 1996. Ŝi akiris sciencan gradon Ph.D en 2001 en Indianao en katolika universitato Notre Dame. Ŝi kontribuas plej ofte kun Albert-László Barabási, ŝi esploras ekzemple la biologiajn retojn. Ŝi aktuale instruas en Universitato de Pensilvanio, sed ŝi partoprenas ankaŭ en esplorado de hungaraj universitatoj. Ŝi ricevis 3 usonajn premiojn inter 2004-2011. Ŝi naskis filinon kaj 2 filojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Statistical mechanics of complex networks (2002) - kun aliaj
- The large-scale organization of metabolic networks (2000) - kun aliaj
- Emergence of scaling in random networks (1999) - kun aliaj