Róbert Bánky (pli aĝa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Róbert Bánky
Róbert Bánky
Róbert Bánky
Persona informo
Naskonomo Buchstabler Róbert
Naskiĝo la  25-an de novembro 1894(nun 1894-11-25)
en Hungario Kispest (Hungario)
Morto la 9-an de decembro 1981
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Viola Orbán
Infano Róbert Bánky
Okupo
Okupo aktoroteatrestro
vdr

Róbert Bánky [bAnki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bánky Róbert estis hungara aktoro, teatrestro, produktoro. Lia origina plena nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Buchstabler Róbert Nándor Alfonz [buĥstabler], lia filo estis Róbert Bánky. Nomŝanĝo al Bánky okazis en 1930.

Róbert Buchstabler [1] naskiĝis la 25-an de novembro 1894 en Kispest, li mortis la 9-an de decembro 1981 en Budapeŝto (laŭ kelkaj fontoj li mortis la 23-an de aprilo 1979.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Róbert Bánky frekventis Teatran Akademion, sed la lernadon interrompis la 1-a mondmilito. Li batalis, poste li iĝis militkaptito, kie li aranĝis spektaklojn. Post la milito li estis nomumita "vitéz" (=bravulo), kiu estis nove fondita ordeno. Inter 1922 kaj 1925 li apartenis al Teatro Belvárosi, poste ekzemple al Teatro Thália (Budapeŝto), Nacia Teatro (Pécs), (1927–1932), Teatro de Kecskemét (1932). En 1933 li iĝis teatrestro en pluraj lokoj (ekzemple Teatro Magyar, Nacia Teatro (Szeged). Ekde 1943 li gvidis ankaŭ armean teatron. Post la 2-a mondmilito la ekzamena (politika) komisiono deklaris lin kunlaboranto de la malnova reĝimo, tial li estis nur simpla laboristo. Tamen en la fabriko li estis amatora aktoro. Li povis reveni al la vera aktora vivo en Teatro Szigligeti (Szolnok) (1952–1956) kaj Teatro Kisfaludy (1956–1962). Li estis malriĉa emerito, tial li estis ankaŭ tombeja parolisto.

Li edziĝis en 1926 al Viola Orbán, kiu poste naskis 2 filojn.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Bors István (1939, ankaŭ reĝisoro)
  • Pista tekintetes úr (1942) – ĉeflakeo
  • Az első (1944) - profesoro (ankaŭ produktoro)

Elektitaj produktoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Lelki klinika (1941)
  • Kettesben (1943)

Fontoj[redakti | redakti fonton]