Viola Orbán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viola Orbán
Persona informo
Naskonomo Orbán Viola
Naskiĝo la  7-an de novembro 1901(nun 1901-11-07)
en Hungario Szeged (Hungario)
Morto la 8-an de februaro 1971
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Róbert Bánky
Infano Róbert Bánky
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Viola Orbán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Orbán Viola estis hungara aktoro.

Viola Orbán [1] naskiĝis la 7-an de novembro 1901 en Szeged, li mortis la 8-an de februaro 1971 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Viola Orbán lernis en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi, poste ŝi komencis sian aktoran karieron precipe province (Eger (1921), Nacia Teatro (Pécs) (1923, 1927–1932), Kecskemét (1932)). En Budapeŝto unue ŝi havis rolojn en Teatro Thália (Budapeŝto) en la teatra jaro 1925, poste en Teatro Városi (1939), Teatro Madách (1940, 1949), Gaja Teatro (1941, 1947), Operetoteatro (Budapeŝto) (1942). Inter 1949 kaj 1961 ŝi apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi havis ankaŭ komikajn rolojn, ofte en operetoj. Ŝi edziniĝis en 1925, sed en la sekva jaro ŝi eksedziniĝis, poste ŝi denove edziniĝis al Róbert Bánky (pli maljuna), en 1930 kaj 1931 ŝi naskis po unu filojn.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Megvédtem egy asszonyt - 1938
  • Egy éjszaka Erdélyben - 1941
  • Subplando da tero - 1948
  • Fel a fejjel - 1954
  • Ház a sziklák alatt - 1959
  • Hogy szaladnak a fák! - 1967

Elektita televizia filma rolo[redakti | redakti fonton]

  • Bolondgombák - 1968

Dubladaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • en kelkaj eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Edna May Oliver kaj aliaj [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]