Róbert Bánky
Etoso
Róbert Bánky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1930 en Szombathely |
Morto | 30-an de majo 1991 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 619 ("F")-1514 |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Róbert Bánky |
Patrino | Viola Orbán |
Edz(in)o | Gyöngyi Blasek Anna Jókai |
Infano | Gábor Bánky ( Anna Jókai) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto pupteatristo |
BÁNKY Róbert (7-an de aŭgusto 1930, Szombathely - mortis la 30-an de majo 1991, Budapeŝto) estis pupteatristo, aktoro, reĝisoro. Lia edzino estis Gyöngyi Blasek, ilia filo estis Gábor Bánky.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Róbert Bánky devenas el aktora familio, lia patro estis Róbert Bánky (pli maljuna) [ba:nki], aktoro, direktoro de teatro, lia patrino estis aktorino Viola Orbán. Li ekaktoris en la Teatro Szigligeti (Szolnok) en 1955. Ekde 1956 ĝis sia morto, li estis membro de Pupteatro (Budapeŝto). Li estis ombrel-luda instruisto de la Pupstudio.
Li plurfoje prezentis Esperante en PIF, 68-a Universala Kongreso de Esperanto kaj aliaj dramaj festivaloj.
Elektitaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Sándor Bródy: A tanítónő juĝisto
- Sándor Petőfi: János vitéz - pluraj roloj
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - komercisto
- János Arany – Zoltán Jékely – Miklós Kocsár: Toldi - György Toldi
- László Hárs: Hencidai csetepaté - admiralo