Rafał A. Ziemkiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafał A. Ziemkiewicz
pola verkisto
pola verkisto
Persona informo
Naskiĝo 13-a de septembro 1964
en Piaseczno, Pollando
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Faculty of Polish Studies at the University of Warsaw • XLIV Liceum Ogólnokształcące im. Stefana Banacha w Warszawie
Subskribo Rafał A. Ziemkiewicz
Familio
Frat(in)o Paweł Ziemkiewicz
Edz(in)o Aleksandra Ciejek
Okupo
Okupo verkistoĵurnalisto • sciencfikcia verkisto • publikigisto
TTT
Retejo http://www.uziemkiewicza.pl/
vdr

Rafał Aleksander Ziemkiewicz [rafaŭ aleksander zjemkjewiĉ] (naskiĝis la 13-an de septembro 1964 en Piaseczno) estas pola ĵurnalisto, politika kaj ekonomia komentaristo kaj sciencfikcia verkisto. Laŭreato de Premio Zajdel.

Li finstudis pri la pola lingvo en Varsovia Universitato. Li laboris kiel ĵurnalisto kaj publicisto interalie en "Radio Wawa", "Kwara Programo de Pola Radio", "Radio Tok FM", "Radio Vox FM". Li kunlaboras kun gazetoj: "Gazeta Polska", "Najwyższy Czas!", "Newsweek Polska", "Rzeczpospolita" kaj aliaj.

Ziemkiewicz estas sendependa publicisto, kvankam dum 90-aj jaroj li apartenis Unio de Realpolitiko (Unia Polityki Realnej) kaj nun li simpatias kun Juro kaj Justeco (Prawo i Sprawiedliwość). En 2002 li ricevis Premion de Kisiel por sia publicista agado. De aprilo de 2005 li estas honora membro de Asocio KoLiber.

Ziemkiewicz debutis kiel verkisto per novelo "Z palcem na spuście" ("Kun figro sur ĉano") en semajngazeto "Odgłosy" (julio 1982). Li ricevis Premion Zajdel por romanoj "Pieprzony los kataryniarza" ("Fikata sorto de gurdisto" - 1995) kaj "Walc stulecia" ("Valso de jarcento" - 1998) kaj por novelo "Śpiąca królewna" ("Dormanta reĝidino" - 1996).

Novelaroj

  • Władca szczurów ("Reganto de ratoj" - 1987)
  • Skarby stolinów ("Trezoroj de stolinoj" - 1990, renovigo 1993)
  • Zero złudzeń ("Nulo iluzioj" 1991)
  • Czerwone dywany, odmierzony krok ("Ruĝaj tapiŝoj, mezurata paŝo" - 1996)
  • Śpiąca królewna ("Dormanta reĝidino" - 2001, libro sur aŭdkasetoj)
  • Cała kupa wielkich braci ("Amaso de grandaj fratoj" 2002)

Romanoj

  • Wybrańcy bogów ("Elektitoj de dioj" - 1991, renovigo 2000)
  • Pieprzony los kataryniarza ("Fikata sorto de gurdisto" - 1995)
  • Walc Stulecia ("Valso de jarcento" - 1998)
  • Ciało obce ("Korpo fremda" - 2005)
  • Ognie na skałach ("Fajroj sur rokoj" - 2005)

Felietonaroj

  • Zero zdziwień ("Nulo miroj" - 1995, politika felietonoj)
  • Viagra mać (2002, politika felietonoj)
  • Frajerzy ("Naivuloj" - 2003, fantasta felietonoj)
  • Polactwo ("Polaĉoj" 2004, politika felietonoj)
  • Michnikowszczyzna, zapis choroby ("Michnikowszczyzna, registro de malsano" 2006, politika felietonoj)

Eksteraj ligiloj