Rafael Arozarena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafael Arozarena
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1923 (1923-04-04)
en Santa Cruz de Tenerife
Morto 30-an de septembro 2009 (2009-09-30) (86-jaraĝa)
en Santa Cruz de Tenerife
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo verkisto • verkisto de porinfana literaturo • poeto
vdr

Rafael AROZARENA Doblado (Santa Cruz de Tenerife, 4a de aprilo 1923- Santa Cruz de Tenerife, 30a de septembro 2009​)[1] estis hispana verkisto, poeto kaj prozisto. La verkaro de Arozarena estas konsiderata, kaj de publiko kaj de kritiko, kiel unu de la plej interesaj kontribuoj al la kanaria literaturo de la dua duono de la 20-a jarcento.

En 1988 li ricevis kun Isaac de Vega la Premion Canarias de Literatura. En la jaro 2000 li eniris en la Academia Canaria de La Lengua.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La verkaro de Rafael Arozarena, (tradukita al germana, rumana kaj itala) gamas el poezio al romano. Tiukadre, Mararía estas plej plej konata verko, speciale populara en Kanarioj, kie ĝi estas konsiderata klasikaĵo de la kanaria literaturo. Mararía estis adaptita al filmo en 1998 fare de la reĝisoro Antonio José Betancor, kun la lanzarota aktorino Goya Toledo en la rolo de Mararía kaj kun muziko de la populara tenerifa kantoverkisto kaj kantisto Pedro Guerra.

Rafael Arozarena ankaŭ abunde kontribuis en la kanaria gazetaro.

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Romancero canario (1946)
  • A la sombra de los cuervos (1947)
  • Alto crecen los cardos (1959)
  • Aprisa cantan los gallos (1964)
  • El ómnibus pintado con cerezas (1971)
  • Silbato de tinta amarilla (1977)
  • Desfile otoñal de los obispos licenciosos (1985)
  • Amor de la mora siete (1989)
  • Fetasian Sky (2003)
  • Coral polinésica (2004)
  • Poliedros del mar (2008)

Rakonta ĝenro[redakti | redakti fonton]

  • Mararía (1973), romano[2]
  • Cerveza de grano rojo (1984), romano
  • La garza y la violeta (1996), porinfana novelo
  • Fantasmas y tulipanes (1998), porinfana novelo
  • El barco de los sueños (2003), porinfana novelo
  • El dueño del Arco Iris (2003), rakontoj
  • Cuentos (2003), rakontoj
  • Los ciegos de la media luna (2008), romano
  • El señor de Faldas Verdes (2018), novelo

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Caravane. Poemas y prosas (1991)
  • Conversaciones con Rafael Arozarena] (2004), zorge de Roberto García de Mesa.
  • Obras completas, I. Novela (2006)
  • Obras completas, II. Novela corta y cuentos (2006)
  • Obras completas, III. Poesía (2006)
  • Obras completas, IV. Artículos (2006)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Juan Cruz (1a de oktobro 2009). «Rafael Arozarena, poeta y novelista, autor de 'Mararía'». El País. Konsultita la 1an de oktobro 2009.
  2. Martínez Jiménez, José Antonio; Muñoz Marquina, Francisco; Sarrión Mora, Miguel Ángel (2011). «La descripción (II)». Lengua Castellana y Literatura (Akal). Madrid: Akal Sociedad Anónima. p. 141. ISBN 9788446033677.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rafael Arozarena en la hispana Vikipedio.