Rainer Kurz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rainer Kurz en 2016

Rainer KURZ [rajner kurc] estas germana esperantisto. Li loĝas en Stuttgart kaj parte en Sidnejo, Aŭstralio.

Rainer Kurz studis en la Universitato de Stuttgart kaj doktoriĝis pri telekomunikado. Li laboris interalie por McKinsey kaj Gemini Consulting. De 1999 li estras propran konsultan firmaon Rainer Kurz Business Consulting, kiu laboras por firmaoj en la telekomunikada fako.

De 1999 ĝis 2001 li estis prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Nun li estas estrarano de GEA (pri eksteraj rilatoj) kaj de IKEF.

En Esperantujo, li havas diversajn estraranpostenojn:

Kelkaj liaj apartaj projektoj estas:

  • Organizanto de mallongfilmkonkurso "Esperanto 125-jara"[1].
  • Produktisto de dokumentadfilmo "Intervjuo kun Nobelpremiito Reinhard Selten"[2].

Rainer Kurz doktoriĝis pri telekomunikado en Stuttgart/Germanio kaj Kitakyushu/Japanio kaj laboras kiel memstara firmaokonsilisto en sia firmao Rainer Kurz Business Consulting. Li ankaŭ estas interreta entreprenisto. Inter alie, li kreis kaj licensigis interretajn merkatojn por lberaj profesiuloj laŭ la nomo de Freelance-Market (http://www.freelance-market.com) en diversaj landoj (Germanio, Aŭstralio, Ĉeĥio, Cxinio, Novzelando).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Filmkonkurso Esperanto 125-jara: Intervjuo kun la fondinto Rainer Kurz kun la premiitaj filmoj (esperante). Alirita 2016-05-16.
  2. Prof. Reinhard Selten - Nobelpremiito, interv. de Rainer Kurz 16 subtitalaj lingvoj (esperante). Alirita 2016-05-16.