Raisting

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raisting
Blazono
Raisting (Germanio)
Raisting (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Bavario
Distrikto Distrikto Weilheim-Schongau
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 08807
Poŝtkodo 82399
Aŭtomobila kodo WM
Oficiala Municipokodo 09190144
Politiko
Komunumestro Maximilian Wagner
Partio de komunumestro CSU/Freie Wählergr.
Adreso de la administrejo Gemeinde Raisting
Kirchenweg 12
Demografio
Loĝantaro 2347 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 47° 55′ N, 11° 6′ O (mapo)47.91666666666711.1Koordinatoj: 47° 55′ N, 11° 6′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 553 m
Areo 21,98 km²
Oficiala retejo http://www.raisting.eu
vdr

Raisting estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Weilheim-Schongau, proksime de la lago Ammersee, kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 2347 loĝantojn.

radio-stacio Raisting[redakti | redakti fonton]

La Erdfunkstelle Raisting (tera radio-stacio Raisting) estas stacio por komunikado kun satelitoj. Ĝiaj larĝaj parabolantenoj estas de granda distanco videblaj.

La stacio estis konstruita en 1964 kaj uzata de la germana ŝtata telekomunikad-entrepreno Deutsche Bundespost.

2006 ĝi estis vendata al la Usona privata kompanio Emerging Markets Communications Inc. (EMC). EMC helpas pri komunikado al NGO-organizoj en evoluantaj landoj.

La stacio havas inter aliaj turnigeblan antenon parabolforman kun diametro de 25 m. Ĝi situas en kupolo nomita Radom, videbla en la foto maldekstre. Ĉar la stacio ne plu estis bezonata, oni planis, detrui ĝin. Sed en 1999 ĝi estis deklarita "industria monumento". 2009 estis decidita de la regiona aŭtoritato, konservi ĝin kiel teknika muzeo. Nun privata asocio (vidu sube je ligiloj "Förderverein") renovigas la tuton, la sendilojn, ricevilojn kaj la turnigilojn. Parto de tiu asocio estas radio-amatoroj, spertuloj pri sendado kaj ricevado, kaj pri la aparatoj.

La stacio estos uzata por

  • Radioastronomio
  • Observado de misioj al planedoj
  • amatora radio (interkontinenta komunikado per la luno kiel reflektilo, kaj per amatoraj satelitoj.
  • ĝi estus ankaŭ taŭga por SETI, la serĉado de eksterteraj inteligentoj

Kelkaj datoj de la anteno (fonto: CQ DL 2010-04): Tiu anteno nur estas mezgranda, tamen liveras bonajn rezultojn. La anteno povas esti turnigita horizontale je 360 gradoj kaj vertikale preskaŭ je 180 gradoj, ĝi povas observi preskaŭ la tutan ĉielon de la norda tero.

  • rotacia rapideco: 1,8 gradoj/sek
  • precizezo de poziciado: 0,02 gradoj
  • gajno de la anteno: ĉ. 60 dBi

La gajno de 60 dBi signifas, ke send-povumo de 1 kW estas plifortigita al pli ol 65000 kW en la direkto de la plej forta elsendo.

  • larĝeco de la sendo- kaj ricevo- ebleco por 50% nivelo en certa pozicio: 0,13 gradoj

Kompare al la pli granda anteno de la Arecibo-observatorio la turnigebleco estas avantaĝo. La anteno de Arecibo estas fiksita en la tero kaj turniĝas ĉiutage je konstanta rapideco kun la tero. Nur per kelkaj gradoj la direkto de ricevo povas esti ŝanĝita. Granda parto de la ĉielo ne povas esti atingita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]