Raj Gat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raj Gat
memorigaĵo • ghat [+]

LandoBarato
SituoDelhio
- koordinatoj28° 38′ 26″ N, 77° 14′ 58″ O (mapo)28.6405577.249433Koordinatoj: 28° 38′ 26″ N, 77° 14′ 58″ O (mapo)

Raj Gat (Barato)
Raj Gat (Barato)
DEC

Map
Raj Gat

Vikimedia Komunejo:  Rajghat [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Raj Ghat, Delhio.
Memortabulo.

Raj GatRaj Ghat estas memormonumento dediĉita al Mahatma Gandhi en Delhio, Barato. Origine ĝi estis la nomo de historia ghat (ŝtupardeklivo aŭ monumento) de Malnova Delhio (Shahjahanabad). Proksime, kaj oriente de Daryaganj estis la pordego Raj Ghat Gate de la enmurega urbo, malferma al Raj Ghat en la okcidenta bordo de la rivero Jamuno.[1][2] Poste ankaŭ la memormonumenta areo estis nomita Raj ghat. Ĝi estas platformo de nigra marmoro kiu markas la lokon de la kremacio de Mahatma Gandhi, Antyeshti (Antim Sanskar) la 31an de januaro 1948, unu tagon post lia murdatenco. Ĝi estas malferma subĉiele dum ĉiama flamo brulas en unu pinto. Situa ĉe la Ringovojo de Delhi ("Ring Road"), oficiale konata kiel Mahatma Gandhi Road, ŝtona pado flankigita de gazono kondukas al enmurigita fermaĵo kiu estas hejmo de la memormonumento.

La monumento al Gandhi (aŭ Samādhi) portas la surskribon (nagarie: हे ! राम aŭ, Rama), kiun oni povas traduki per "Ho Dio". Oni konsideras tiujn, la lastaj vortoj de Gandhi, kvankam iuj kontestas tion.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. H.C. Fanshawe (1998). Delhi, past and present. Asian Educational Services. ISBN 81-206-1318-X., p. 67
  2. 1863 Atlas Map of Delhi Alirita la 30an de aprilo 2020.
  3. angle Vinay Lal. ‘Hey Ram’: The Politics of Gandhi’s Last Words. Humanscape 8, no. 1 (Januaro 2001):34-38

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

28° 38′ 26″ Nordo 77° 14′ 58″ Oriento / 28.640550 °N, 77.249433 °O / 28.640550; 77.249433 (mapo)