Rajnvarta kukolkolombo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Reinwardtoena reinwardtii
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Reinwardtoena reinwardti | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Rajnvarta kukolkolombo (Reinwardtoena reinwardti) estas specio de birdoj de la familio Kolombedoj kaj genro Reinwardtoena, kies komponantoj estas konataj kiel kukolkolomboj, pro siaj longaj vostoj. Tiu specio estas trovebla en la Molukoj kaj Nov-Gvineo.
Tiu kukolkolombo faras sian neston en rokogorĝoj proksime de akvofaloj, kaj ties alvokoj estas du-parta ŭok-vu, aŭdebla super la sonoj de la falanta akvo. Dum movado la birdo saltetas supren kaj suben surloke, stabile en la unua silabo (ŭok), saltante supren en la pli alta ekstera silabo (vu). Tio estas respegulita en la danco de la Kaluli drumistoj de Papuo-Nov-Gvineo.
La latinlingvaj nomoj kaj de genro kaj de la specio estas omaĝoj al la germana natursciencisto Caspar Georg Carl Reinwardt.

Ĝi estas granda, karakteriza kolombo, kun longo de 47,5–52,5 cm kaj pezo de 208–305 g. Ĉe plenkreskuloj, la kapo, kolo kaj brusto estas blankecaj aŭ blugrizaj, la subaj partoj estas pale bluecgrizaj, la supraj partoj estas kaŝtanbrunaj, kaj la eksteraj flugiloj estas nigraj. Inoj diferencas de maskloj pro havi pli flavecajn irisojn kaj pli senkoloran orbitan haŭton. Junuloj estas ĉefe svage grizbrunaj, kun malpurblankaj gorĝoj kaj ventroj.
La specio manĝas fruktojn kaj semojn. Ĝi vidiĝas kutime sola aŭ en paroj, sed formas arojn kun aliaj fruktovorulaj birdoj ĉe fruktarboj. Oni scias, ke ĝi defendas fruktajn arbedojn, kiujn ĝi manĝas, neofta furaĝa konduto inter birdoj. Reproduktado okazas tutjare kaj varias en malsamaj partoj de sia teritorio, ŝajne pinte de oktobro ĝis decembro ĉe Nov-Gvineo. Nestoj estas plataj aŭ iomete konkavaj platformoj faritaj el bastonoj, musko, radikoj kaj filikoj, kaj enhavas ununuran blankan ovon.
|