Rajto pri vrakoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la malnova reĝimo, la rajto pri vrakoj, (fr: droit de brisdroit de varech[1] aŭ de wreccum[2]) estis la rajto, kiu donis la posedon de la vrakoj kaj kargoj de frakasiĝintaj ŝipoj al la sinjoro, kiu posedis la marbordon, al kiu la ŝipo frakasiĝis.

En Francio, Ludoviko la 11-a postulis tiun rajton kiel reĝan ; en Bretonio tamen, la rajto pri vrakoj estis duka prerogativo (vidi la paĝon de Conan la 3-a, duko de Bretonio). Kondamnita per la koncilio de Nantes en 1127, li estis abolita de Henriko la 2-a sur la marbordoj de Anglio, de Potevio, de la insulo de Oléron kaj de Gaskonio en 1174 kaj anstataŭigita de imposto, la sistemo de la brevoj[3]. Sub Ludoviko la Dekkvara, tiu rajto estis limigita per la edikto de 1681 al la aĵoj ne postulataj antaŭ iu tempodaŭro[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]