Rako

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rako (RakıRaki) estas anizumita likvoro fama en Turkio. (turke "Rakı"[1] osmanida turka lingvo "راقى" [ɾaˈkɯ]), sed en aliaj landoj ofte aperas kiel raki. Ĝi similas al pluraj alkoholaj trinkaĵoj troveblaj en la mediteraneaj landoj kaj regionoj de Balkanio kiaj: pastiso, sambuko, arako, uzoo, cikudio, cipuro, kaj mastiko. Ellaboritas surbaze de pluraj fruktoj sed ĝenerale oni uzas vinberojn kaj sekvinberojn en la produktado, la alkohola enhavo de tiu brando varias de 45% ĝis 50%.

En la turka kuirarto la rako estas konsiderata la nacia likvoro[2] (ekzistas forta kutimo ĝin trinki apud turkaj aperitivoj nomataj mezeo), ĝenerale miksata kun sama kvanto da akvo. Kiam oni aldonas la akvon, la miksaĵo iĝas blankeca, kiam la trinkaĵo akiras la surnomon Aslan Sütü, tio estas "leona lakto".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "raki." The American Heritage Dictionary of the English Language, Fourth Edition. Houghton Mifflin Company, 2004. 2 September 2009.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-11-22. Alirita 2014-09-04.