Ralf Gion Fröhlich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ralf Gion Fröhlich
Persona informo
Naskiĝo la  9-an de oktobro 1973(nun 1973-10-09) (50‑jara)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj TEJO
pluraj Kulturaj Esperanto-Festivaloj (KEF)
vdr

Ralf Gion FRÖHLICH (naskiĝis la  9-an de oktobro 1973(nun 1973-10-09), do nun 50-jara) estas esperantista aktivulo, multajn jarojn loĝinta en Gotenburgo, Svedio, kaj nun en Berlino, Germanio. Interalie li – krom kunorganizi plurajn Kulturajn Esperanto-Festivalojn (KEF) en Skandinavio – de 1995 ĝis 1999 estis komisiito pri eksteraj rilatoj de TEJO. Tiam estinte studento pri politika scienco kaj internaciaj rilatoj, kaj inter aliaj postenoj iĝis unua reprezentanto de TEJO en la Gvida Konsilio de la Eŭropa Junulara Fondaĵo kaj Eŭropaj Junularaj Centroj de la Konsilio de Eŭropo. La broŝuro La teamo de TEJO sin prezentas de 1997-1999 skribis ke li tiutempe estis "unu el nur ses reprezentantoj de Internaciaj Junularaj Organizoj kiuj membras en tiu konsilio", kaj ke "liaj kapabloj estis eĉ tiom aprezataj ke li foje dungiĝis de la Konsilio de Eŭropo por edukaj taskoj kaj ekde 1997 li ankaŭ laboris kiel sendependa konsilisto por la Unuiĝintaj Nacioj".[1].

Ekde 2019 li aparte engaĝiĝas pri la Esperanto-Stacio en la komunumo Halbe sude de Berlino.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. broŝuro La teamo de TEJO sin prezentas de 1997-1999, paĝo 14

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]