Ramón López Soler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ramón López Soler, konata ankaŭ per la pseŭdonimoj Lopecio kaj Gregorio Pérez de Miranda (Manresa, 1806 - Barcelono, 1836), estis hispana ĵurnalisto kaj verkisto romantika, ne konfuzenda kun preskaŭ samnoma kaj samtempulo, la ĝenrisma verkisto Ramón Soler.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li mortiĝis june, kiel multaj romantikuloj, kaj lia verko ne povis esti bone studita ĉar li ofte uzis pseŭdonimojn. Kiam li estis ankoraŭ 14-jaraĝa jam kunlaboris kun Buenaventura Carlos Aribau kaj aliaj aŭtoroj en la publikigo de la teatraĵo La libertad restaurada (1820) kaj poste li partoprenis kun Aribau en la fondo de la revuo barcelona El Europeo (1823-1824), per kiu la Romantismo enkondukiĝis en Hispanio kaj en kiu kunlaboris ekde la komenco la angla Ernest Kook kaj la italaj Luigi Monteggia kaj Florencio Galli; en tiu revuo oni disvastigis la literaturan eŭropan etoson kaj oni klarigis la novajn tendencojn romantikajn ne nur kiel propre hispanaj, sed en la pli ampleksa senco kiel en Germanio, Italio kaj Anglio. Ĝi aperis la 1an de oktobro de 1823 kaj en ĝi aperis la unuan fojon en kastilia la poemo de Byron El Giaour; same kiel la nomoj de la grandaj poetoj eŭropaj de la romantismo.

Lia unua romano estis plagiato, nome adapto (kun tradukitaj fragmentoj) de Ivanhoe de Walter Scott, kiel deklaris la propra aŭtoro en la enkonduko kaj rimarkigis Ramón Mesonero Romanos kiam nomis lin "Ivanhoe maskita", kvankam li kopiis ankaŭ el Quentin Duward kaj el Waverley, aliaj du romanoj de la skota verkisto; krome li inkludas fragmentojn de diversaj poemoj de Byron kaj de la Historio de la pastro Juan de Mariana. Temas pri Los bandos de Castilla o El caballero del cisne (1830), kiu noveligas epizodon de la rivaleco inter Johano la 2-a kaj la infantoj de Aragonio kontraŭstarante la tiaman Aragonon supera morale kontraŭ Kastilio korupta kaj dekadenca, kio montras la regionismon de la aŭtoro. La amafero temas pri Ramiro del Pimentel, Caballero del Cisne, kiu luktas kontraŭ don Pelayo de Luna, filo de la fama konestablo, por la mano de Blanca de Castromerín. Estas sentiva kaj melankolia rigardo al la naturo, devojiĝoj pri menestreloj, inkludo de nombraj mezepokaj poemoj, en tiu historia romano, unu el unuaj tiuĝenraj kastililingvaj, kaj vera manifesto pri Romantismo, enhavanta multajn kuriozaĵojn, kia antaŭvida revalorigo de El Greco.

López Soler kunlaboris ankaŭ ĉe El Vapor (1833-1835) kun aliaj kunuloj kaj Viktoro Hugo trovis en López Soler fidelan sekvanton, tiele ke li adaptis (resumis) Notre-Dame de Paris en La catedral de Sevilla (1834), kie pasas la agadon al epoko de Pedro la 1-a (Kastilio), sen eviti enormajn anakronismojn. Tradukis el Chateaubriand kaj publikigis per la pseŭdonimo Gregorio Pérez de Miranda tris novelojn en 1832: Kar-Osman, pri amafero de greka kapitano kun hispanino en la 16a jarcento, vere alia traduko de la poemo The Giaour de Byron; Jaime el Barbudo, o sea, La sierra de Crevillente, historio de fama kataluna ŝtelisto de la epoko de Fernando la 7-a, kaj Enrique de Lorena, kiu okazas en la epoko de Henriko la 3-a de Francio. En El pirata de Colombia inspiriĝis en la figuro reala de la pirato Robert Gibbs. Fine li presis El primogénito de Alburquerque (1833-1834), pri la amaferoj de Pedro la 1-a kun María de Padilla, uzante kiel fonto la Crónica de Pedro I de Pero López de Ayala. Alia lia novelo, eldonita moderne, estas Las señoritas de hogaño y las doncellas de antaño.

En lastaj jaroj li kunlaboris kun la eldonisto madrida Delgado[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cf. Picoche Jean-Louis, "Ramón López Soler, plagiaire e précurseur", en: Bulletin Hispanique, tomo 82, núm. 1-2, 1980. pp. 81-93. De : 10.3406/hispa.1980.4409 url : http://www.persee.fr/web/revues/home/prescript/article/hispa_0007-4640_1980_num_82_1_4409 consultado 7 de septiembre de 2011, 21:35.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Los bandos de Castilla o El caballero del cisne, Valencia: Cabrerizo, 1830, 3 vols.
  • Kar-Osman. Memorias de la casa de Silva, 1832.
  • Jaime el Barbudo, o sea, La sierra de Crevillente, 1832.
  • Enrique de Lorena, 1832.
  • El pirata de Colombia
  • Memorias del príncipe de Wolfen
  • El primogénito de Alburquerque (1833-1834) , que transcurre en la época de Enrique III de Francia. Finalmente imprimió El primogénito de Alburquerque (1833-1834)
  • La catedral de Sevilla (1834).
  • Las señoritas de hogaño y las doncellas de antaño.
  • La sacerdotisa druida; y Las ruinas de Persépolis. Libro traducido del latín e ilustrado con varias notas por Gregorio Pérez de Miranda Valencia: imp. de Cabrerizo, 1832.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español, Madrid: Cátedra, 1982, 3.ª ed.)
  • Jean-Louis Picoche, "Ramón López Soler, plagiaire e précurseur", en Bulletin Hispanique, tomo 82, núm. 1-2, 1980, pp. 81-93

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]