Rampa potentilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rampa potentilo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Verdukotiledonoj Eudicots
Ordo: Rozaloj Rosales
Genro: Potentilo Potentilla
Specio: Potentilo rampa
Potentilla reptans
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rampa potentilo (Potentilla reptans L) estas lanuga staŭdo kun invadaj radikoj el la genro potentilo. La stolonforma tigo povas atingi 90 cm. La folioj prezentas 5 dentajn folierojn, mane aranĝitajn, pli malgrandajn ĉe la fino. La stipuloj estas kelkfoje dudentaj.

La kvinpetalaj flavaj floroj, ĝis 30 mm larĝaj, estas solaj fine de longaj pedunkloj kiuj originas aksele al la folioj. La kaliketo enhavas 5 lobojn, pli malgrandajn ol tiuj de la kaliko. La noĉaj petaloj estas pli grandaj ol la sepaloj. Oni trovas tiun planton rande de padoj, en humidaj kampoj, en ĝardenoj, tra Eŭropo, okcidenta kaj boreala Azio, norda Afriko. La florado okazas de junio ĝis oktobro.

Ĝi povas esti trudherbo malfacile forigebla.

Eblas uzi ĝin pro ĝiaj tonusaltigaj kaj adstringaj ecoj.

La ilustraĵo: Rampa potentilo (Potentilla reptans L)
Floro, de la Rampa potentilo (Potentilla reptans L)
Rampa potentilo (Potentilla reptans L)