Ranma ½

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ranma 1/2)
Ranma ½
Originala titolo らんま½
[Ranma Nibun no Iĉi]
Produktadlando  Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro Ago, aventuro,romantikismo, komedio
Por kiu ŝōnen
Mangao
Aŭtoro Takahaŝi Rumiko
Publikiginto Ŝogakukan
Magazino Ŝūkan Ŝōnen Sunday
Aperdatoj 19-an aŭgusto 1987 — marto 1996
Volumoj 38
Animeo (tv)
Ranma ½
Originala titolo らんま½ [Ranma Nibun no Iĉi]
Ranma ½
Reĝisoro(j) Tomomi Moĉizuki
Koji Saŭai
Junji Niŝimura
Tsutomu Ŝibijama
Studio(j) Studio DEEN
Muziko Hideharu Mori
Kenji Kawa
Televidaj retoj Fuji Television
Aperdatoj 15a de abrilo 1989 —
25a de septembro 1992
Epizodoj 161
vdr

Ranma ½ (elparole: Ranma unu duono, japane: らんま½ [ranma nibun no iĉi]; hepburne: Ranma Nibun-no-Ichi) estas mangao kaj animeo de Rumiko Takahaŝi. La mangao estis eldonata gazete en Shonen Sunday de 1987 ĝis 1996. La animeo ekaperis en 1989 en televidkanalo Fuji Television.

La protagonisto de la mangao estas Ranma Saotome; studanto kaj luktosporta batalartisto, kiu estis trejnita ekde frua infanaĝo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Jusenkjo estas trejnejo por batalartistoj troviĝanta en provinco Ĉinghajo, kiu havas multe da fontojn. Ĉiu fonto de Jusenkjo havas sian propran malbenon. Antaŭ multaj jarcentoj aŭ jarmiloj iu aŭ io dronis en fonto, kaj kiu falus en la fonton estos malbenita per transformiĝo al kiu ajn dronis unue en la fonto. Varma akvo retransformas lin/ŝin al originala formo.

Ranma kaj lia patro, Genma Saotome, vizitis tiun lokon en trejniĝa vojaĝo tra Ĉinio. Ili ne sciis, ke Jusenkjo estas malbena loko ĉar ili ne povis legi ĉinlingvan gvidlibron. Genma falis en la Fonton de Droninta Pando, kaj Ranma falis en la Fonton de Droninta Knabino.

Soun Tendo, kiu direktas sian propran doĵon, havis planon kun sia amiko Genma: edzigi Ranma-n al unu el la tri filinoj de Soun por heredigi la doĵon al li. Tamen Ranma ne konis la planon nek la filinojn. Reveninte en Japanion, kiam ili alproksimiĝis al la doĵo, Genma sciigis al li la planon.

Samtempe, Soun Tendo diris al siaj tri filinoj, ke unu el ili fianĉiniĝos kun Ranma. Akane Tendo, la plej juna fratino ne pensis, ke ŝi fianĉiniĝus, ĉar ŝi malŝatis virojn.

Kiam Soun kaj liaj filinoj renkontis la familion Saotome, kaj Soun sciiĝis, ke Ranma havas la malbenon "Kiam ajn li baniĝas en malvarma akvo, li turniĝos en knabinon," Soun kaj liaj pli maljunaj filinoj konsideris la malbenon favore ĉar "Akane malŝatas virojn, kaj Ranma estas duonvirino!".

Tial Ranma fianĉiĝis kun Akane, sed ĉio estis decidita sen ilia konsento, kaj komence ili malŝatis unu la alian. Krom Akane, multaj geedziĝpetantoj al Ranma aperis. Filino de la direktoro de mezlernejo Furinkan, Kodaĉi Kuno, ekamis lin unuavide.

Laŭ regulo de vilaĝo Jokecu, Ŝampuo postkuris lin kaj veturis el Ĉinio al Japanio. Tatevaki Kuno, frato de Kodaĉi, ekamis virinforman Ranma-n, nesciante, ke ŝi estas Ranma. Kaj Rioga Ĥibiki, amiko de Ranma ekde la infanaĝo, ekamis Akane-n. Ili komplikis la rilaton inter Ranma kaj Akane.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Reta studio Esperaĵo ekpublikigis en novembro 2022 neoficialan Esperantan tradukon de la unua volumo de la mangao.[1]

Personoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]