Raporto de la Aerologia Observatorio de Tateno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-R

Raporto de la Aerologia Observatorio de Tateno (apud Tutiura). Verkita de Oishi Wasaburo. Unua volumo 1926, 213 p, sesa 1931, 210 p.

  • Citaĵo
     Grandformata kajero, kun multaj cifertabeloj, pri la observadoj, tarifaj surtere, pri ĉiuj aeraj fenomenoj. Plie estas raporto kun teksto.“ (G. S., ,E', 1932, p:106.) Gravaj dokumentoj pri la scienca uzado de Esperanto en Japanujo. 
    — Enciklopedio de Esperanto
  • Citaĵo
     Tre interesa scienca dokumento, kiu pruvas, ke en Ekstrem-oriento la sciencaj rondoj sentas la praktikecon de la uzo de nia lingvo por la diskonigo de la rezultoj de siaj studoj. 
    — Belga esperantisto n147 (maj 1927)

Raporto de la Aerologia Observatorio de Tateno Nr. 2. Verkita de Oishi Wasaburo eldonita de la Aerologia Observatorio Tateno apud Tutiura (Irabakiken) japanujo. Marto 1928. 175 paĝa.

  • Citaĵo
     La volumo 2a entenas la rezultatojn de meteorologiaj surteraj observadoj el la 5 jaroj 1921 — 1925. La laŭtabele ordigitajn reduktitajn observadnombrojn sekvas prilaboro de direktoro W . Oishi: "La klimato de Tateno«, mezvaloroj de meteorologiaj elementoj (aero-temparaturo, premo, — malsekeco, pluvoj, vento), estas en por fakulo taŭga maniero prilaboritaj, kaj sur multaj tabeloj kaj desegnajoj prezentataj laŭ tagoj, monatoj, jaroj ordigitaj datumoj al E.-on sciantaj legantoj en ĉiuj landoj. Sed ankaŭ E.-on ne scianta leganto povas facile ellegi la ĉefaĵon pri ĉi tiuj en Japanujo faritaj esploroj kaj observadoj. Certe aukaŭ en ĉi tiu 2-a volumo estas la celo de publikigo en E. tute atingita. 
    — Rich. Schumann. Aŭstria Esperantisto n.52 (mar 1929)