Oishi Wasaburo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oishi Wasaburo
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1874 (1874-03-15)
en Tosu, Gubernio Saga
Morto 18-an de decembro 1950 (1950-12-18) (76-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo meteologo • esperantisto • klimatologo
vdr

OISHI Wasaburo (大石 和三郎 [ōiŝi ŭasaburō]) estis japana esperantisto kaj meteologo, direktoro de Aerologia Observatorio de Tateno (24 km de Kumamoto), nun Japana Meteologia Agentejo (JMA) apud つくば市[1]/Tshukuba/Cukubo[1][1][1][1][1][1][1][1], norde de Tokio). Li estas plej konata pro lia malkovro en 1920 de altsituaj aerfluoj, nun konataj kiel ŝprucfluoj. Li naskiĝis je la 15-a de marto 1874 en Tosu (鳥栖), en la prefektejo Saga, kaj mortis en la jaro 1950.

Li esperantiĝis en 1910, estis komitatano de ISAE kaj ĉefdirektoro de la Japana Esperanto-Instituto inter 1930 kaj 1945[2]. Li estis kuraĝa pioniro, kiu aplikis sciencon en Esperanto. Li grave kontribuis al la scienca terminologio en Esperanto.

Dua mondmilito en Azio aŭ 'pacifika milito'[redakti | redakti fonton]

La studoj de Oishi Wasaburo pri la ŝprucfluoj devis ebligi al Japanio ataki la okcidentan parton de Nordameriko dum la dua mondmilito pere de almenaŭ 9000 fajrobomboj transportataj de balonoj (balonbomboj, Fu-Go) kaj pluportataj interkontinente helpe de ŝprucfluoj. La ŝprucfluo ebligis al ili trairi distancon de 8000 km en tri tagoj. Lanĉante ilin inter novembro 1944 kaj majo 1945, Japanio klopodis faligi ilin en usonajn arbarojn pere de tempomekanismo [3][4] kun la celo fajrigi la tieajn arbarojn. Kelkaj atingis la ŝtatojn Nov-Meksikio kaj Vaŝingtonio, eĉ Alaskon. La solaj konataj viktimoj de tiu ege malpreciza kaj hazarda militrimedo estis senkulpa sespersona familio kiu piknikis en Oregono. Ĝis nun, 285 fragmentoj de tiuj balonoj estas trovitaj tra tuta Nordameriko. Malmultegaj el tiuj bomboj atingis finfine Usonon, ĉar la ventokalkuloj de Oishi Wasaburo estis eraraj: anstataŭ la 65 horoj antauviditaj por atingi Usonon el Japanio, necesis averaĝe 96 horojn. Rezulte, la plej multaj balonbomboj falis sendanĝere en Pacifikon anstataŭ sur la amerikan kontinenton [5]. Ekzemplo de Fu-Go balono videblas en la pacomuzeo Sajtama (japane: さいたま市), kiu ankaŭ faras esplorojn pri tio, kiel militoj tragedie influas la vivon de ordinaraj homoj[6].

Ŝprucfluo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Oishi Wasaburo estis la unua en la mondo, kiu science esploris sondobalonojn pere de teodolito, de 1923 ĝis 1925, kaj tiel malkovris la fenomenon de la ŝprucfluoj. Pri tio li redaktis en 1923 la unuan oficialan raporton de la Aerologia Observatorio de Tateno, kiun li verkis ne en la japana sed en Esperanto, ĉar li opiniis ke tutmonde diskonigi tiun troposferan fenomenon en la japana ne trovus atenton. La esploroj restis longe ignorataj en la sciencaj medioj, ĉar ne multaj sciencistoj scipovis Esperanton. Wasaburo Oishi publikigis entute 19 raportojn en Esperanto inter 1926 kaj 1944. La dika, grandformata raporto (30x22 cm.) : "Raporto de la Aerologia Observatorio de Tateno" aperis en 6 volumoj kun entute 1246 paĝojn, uzante multajn cifertabelojn pri la observadoj kaj aeraj fenomenoj. Ili formas gravajn dokumentojn pri la scienca uzado de Esperanto en Japanujo. Liaj 19 raportoj (kune ĉ. 1600 paĝoj) estas grava fonto de scienca terminaro en Esperanto.

Lingvopolitiko[redakti | redakti fonton]

La nomo de Oishi Wasaburo aperis en "Protesto al la Tutpacifika Scienca Konferenco pri lingvo uzota". Inter la aliaj subskribintoj aperas la nomoj de D-ro S- Nakamura[7], membro de la Imperia Akademio , D-ro A. Oka, pioniro de Esperanto en Japanio kaj Shishido Keiichi [8] kies raporto jene tekstas :

Laŭ decido de la 14-a Japana Esperanto-Kongreso oni sendis proteston kun subskriboj de 17 eminentuloj pri la lingvo uzota al la nomita konferenco. La konferenco volis, ke oni uzu senkondiĉe nur unu solan lingvon: la anglan. La protesto proponas Esperanton kiel la oficialan lingvon; sed se oni permesus la anglan lingvon, oni ankaŭ permesu la japanan. "La efiko de la protesto estis brila. Preskaŭ ĉiuj ĵurnaloj en tuta Japanio raportis pri tio per grandaj literoj, kaj la konferenco decidis, ke oni uzu laŭplaĉan lingvon. Kaj plue, tio devis sciigi al dormantoj en la scienca rondo multe pli, ke jam venos la tempo, kiam oni ne povas altrudi sian propran lingvon al fremdlanduloj kaj ĉiuj devas uzi Esperanton kiel la plej taŭgan lingvon internacian por la internacia interkonsento."

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 hiraganskribe : つくば situas sur la insulo Honŝu
  2. Japana Esperanto-Instituto. "La historio de Japana Esperanto-Instituto" Arkivigite je 2011-07-22 per la retarkivo Wayback Machine
  3. (franca) Mathias Joost, Le commandement aérien de l’ouest et les ballons japonais (La okcidenta aerarmea ordono kaj la japanaj balonoj), pdf-dosiero, Revue militaire canadienne, volumo 6, numero 2, somero 2005.
  4. (angla) Mathias Joost. "Western Air Command and the Japanese Balloon Campaign" (Okcidenta Aer-Ordono kaj la japana balonkampanjo), Canadian Military Journal, somero 2005.
  5. (angla) Pearce, Fred, "Jet Extreme" New Scientist. Volumo 220, numero 2940. 26-a oktobro 2013, paĝo 40.
  6. (angla, japana) Peace Museum of Saitama Arkivigite je 2017-01-17 per la retarkivo Wayback Machine (Pacomuzeo de Sajtama)
  7. Supozeble kuŝas eraro en la raporto de Shishido Keiichi en tio, ke li indikis "D-ro S. Nakamura" dum ekzistas en Heroldo de Esperanto la nomo de Nakamura Kijoo, ankaŭ membro de la japana Akademio, kaj, kiel li, meteologo… Vidu ankaŭ Verkoj de D-ro Nakamura
  8. "Heroldo de Esperanto", n° 59 (386), 26-an de novembro 1926.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.