Ĵetfluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jetfluoj blovas de Okcidente Orienten en la supra parto de la troposfero

Jetfluo [1] estas potenca kaj rapidega vento, komparebla al aera riverego, en formo de iom platigita ronda tubo, blovanta en la troposfero, sub la tropopaŭzo, je altitudo de 6 000 ĝis 15 000 metroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Jetfluo estas giganta konstanta aerfluo kies larĝeco povas atingi de 100 ĝis 200 km kaj longeco plurajn milojn da kilometroj. En jetfluo, la rapideco de la vento estas plej alta en la centro de la fluo; ĝi laŭgrade malkreskas de la centro ĝis la rando. Centre de la fluo, la meza rapideco atingas 100 km/h, sed la maksimuma rapideco povas preterpasi 400 km/h kaj eĉ atingi 550 km/h. La kvar plej gravaj jetfluoj situas en zonoj subtropikaj kaj ĉirkaŭpolusaj[2].

Pro la rotacio de la Tero, jetfluoj blovas de okcidento orienten. La atmosferaj zonoj, kiujn trairas jetfluoj, estas aparte trafitaj pro la horizontala kaj vertikala variado de rapideco kaj direkto de la vento inter du punktoj de la tera atmosfero. Tiuj fluoj povas pli malpli varii de sezono al alia kaj de unu latituda zono al alia, eĉ de unu tago al alia en la mezvarmaj latitudaj zonoj.

Stabila jetfluo, kiun oni nomas subtropika, troviĝas inter la Hadley-ĉelo kaj la Ferrel-ĉelo[3]. Ĝi havas sezonan variadon same laŭ situacio kiel laŭ intenseco. Somere, ĉar la gradiento de temperaturo estas pli malalta inter poluso kaj ekvatoro, tiu fluo malfortiĝas kaj transiras de ĉirkaŭ 30 ĝis 40 m/s al 15-20 m/s dum vintro; inter la du sezonoj, ĝia latitudo povas varii inter 25° kaj 45°. Tamen ĝia altitudo restas senŝanga, ĉiam je ĉirkaŭ 12 km.

La termino jetfluo aparte rilatas kun la fluo ligita al la polusa fronto, kiu korespondas al la intersekto inter la polusa ĉelo kaj tiu de Ferrel. Tiu fluo, kontraŭe al la subtropika, ne estas stabila. Fakte, ŝanĝiĝas ĝia meza situacio kaj ĉefe ĝia direkto (ekde okcidento al oriento ĝis nordo al sudo). La perturboj kiuj trafas la mezajn latitudojn estas ligitaj kun jetfluo.

Tiu jetfluo de la mezvarmaj latitudoj grave fluktuas de tago al tago, samtempe laŭ intenseco kiel laŭ situacio. Okazas, plie, sezona variado : la altitudo kaj intenseco de jetfluo estas pli grandaj dumvintre[4].

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Inter 1923 kaj 1925, la japana meteologo Oishi Wasaburo[5] konstatis kaj observis, per uzo de balonoj, kies evoluadon tra la troposfero li sekvis per teodolito, la ekziston de rapidegaj aerfluoj blovantaj orienten, en direkto de Usono. Fondinto de la Aerologia Observatorio de Tateno, eminenta esperantisto, ĉefdirektoro de Japana Esperanto-Instituto kaj pioniro en la scienca uzo de Esperanto, li verkis pri tiu fenomeno detalan raporton en la Internacia Lingvo kaj strebis ĝin diskonigi tutmonde. Li tiel esperis ke ĝi vekos pli da atento en Okcidento ol per japanlingva raporto. Sed la sciencistaj medioj ne atentis pri ĝi, ĉar ne multaj sciencistoj scipovis Esperanton.

Fine de la jaroj 1920, usona piloto de aviadilo, Wiley Post[6], rimarkis tiun fenomenon super Siberio kiam li devis ascende flugi por eviti montarojn. Li denove spertis tion la 7-an de decembro 1934 kiam li flugis super Chicago je altitudo supera al 6000 metroj kaj tiam rimarkis fortan antaŭenpuŝon. Li tiam estis konsiderata kiel la unua malkovrinto de la jetfluoj.

Efekto de EL Niño kaj La Niña en NordAmeriko

Dum la Dua Mondmilito, en 1942, usona bombaviadilo B-29 fluganta je altitudo de 9000 m maltrafis sian bombardocelon pro tio ke ĝiaj mezuriloj, kvankam tiutempe la plej precizaj kaj efikaj, ne povis kompensi la fakton ke vento puŝis ĝin tiel ke ĝia rapideco de 445 km/h, aldone al tiu de malantaŭa vento de 225 km/h, atingis 670 km/h. Pli poste, juna meteologa prognozisto informis generalon de la usona aerarmeo pri la ekzisto de vento blovanta je pli ol 300 km/h je altitudo de 10 500 m super Tokyo. La generalo postulis ke li kontrolu siajn mezurojn. Ĉar la nova rezultato estis sama, la generalo konsideris tiun junuloj kiel debilulon...

En 1947, pro la fakto ke tiuj jetfluoj estis apenaŭ konataj, komerca kvarmotora 20-tuna aviadilo "Star Dust" sen radaro kraŝis sur la Andojn. Ĝia piloto erare taksis la distancon laŭ la flugtempo sen scii ke kontraŭa jetfluo konsiderinde bremsis la aviadilon. Nuboj malhelpis lin vidi la montaron. Kiam li kredis, laŭ la flugtempo, ke li transpasis la Andojn, li komencis malsupreniri, kvazaŭ li estus en proksimeco de la flughaveno de Santiago de Ĉilio... Ne restis videblaj spuroj pri tiu kraŝo kiu estigis lavangon. Mortis la skipanoj kaj ses pasaĝeroj. Nur en la jaro 2000 aperis restaĵoj de la aviadilo ĉe la malsupra parto de glacikampo.[7]

Pli funda esplorado pri tiu fenomeno okazis nur post la Dua Mondmilito. La fortega tempesto kiu damaĝis vastan parton el Eŭropo fine de decebro 1999 estis rekta rezultato de fortaj vertikalaj moviĝoj sub jetfluo de 400 km/h. Nun estas konstatebla interligiteco inter la jetfluoj kaj la meteologaj fenomenoj “El Niño“ kaj “La Niña“ sed la scienco ne ankoraŭ trovis kontentigan klarigon.

Ekspluatebleco[redakti | redakti fonton]

Flugo inter Tokyo kaj Los Angeles uzanta la Jetfluon orienten kaj la plej rektan vojon okcidenten

Bedaŭrinde, la unua aplikaĵo de tiu meteologia fenomeno estis strategia kaj militista. Japanaj militistoj uzis la observaĵojn de Oishi Wasaburo dum la vintro 1944-1945 por lanĉi 9000 "fajrobalonojn" en direkto de Usono per uzo de jetfluo. Ĉiu balono transportis 20 kg da brulbomboj kiuj devis eksplodi trafante la usonan grundon. La jetfluo ebligis al ili trairi distancon de 8000 km en tri tagoj. Kelkaj atingis la ŝtatojn Nov-Meksikio kaj Vaŝingtonio, eĉ Alaskon. La solaj konataj viktimoj de tiu ege malpreciza kaj hazarda militrimedo estis, bedaŭrinde, senkulpa sespersona familio kiu piknikis en Oregono. Ĝis nun, 285 fragmentoj de tiuj balonoj estis trovitaj tra tuta Nordameriko.

Jetfluoj estas nuntempe uzataj en aviado por gajni tempon kaj ŝpari karburaĵon. Gajnita tempo por transiri Atlantikon de Usono ĝis Eŭropo atingas 1h 30mn.

La 21-an de marto 1999, la brito Brian Jones kaj la sviso Bertrand Piccard faris en 19 tagoj unuan ĉirkaŭiron de la mondo per balono Breitling Orbiter III. Ili povis per uzo de Jetfluoj, helpe de meteologoj, atingi rapidecon de 200 km/h. Pilotoj de ĉiuj aparatoj flugantaj je alta altitudo nun zorgeme priatentas tiun fenomenon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En "Meteologia terminaro" (1961), Maurice Lewin uzis la nomon "ŝpruigvento" kun jena difino : "horizontala rapidega altnivela vento (en : jet stream)". "Ŝpruig" aperas nek en PIV 2005 nek en "Nepivaj vortoj" de André Cherpillod. En Vikio, sub la vorto "Vetero", ruĝe troviĝas la vorto "ŝprucfluo". Al ambaŭ aspektas preferinda la vorto "jetfluo" pli konforma al la ĝenerala uzo. En plejparto el la lingvoj, la nomo de tiu vento konsistas el du vortoj kies signifo estas "fluo" kaj "jeto“. Troveblas ankaŭ la interesa angla esprimo "rivers of air" : "aerriver(eg)oj" kaj la franca "Couloirs d'air" (aerkoridoroj).
  2. Interesaj ĝisdatigitaj mapoj de la Kalifornia Regiona Meteologa Servo estas videblaj ĉe http://squall.sfsu.edu/crws/jetstream.html ankaŭ bildoj de WeatherBank : http://www.weatherimages.org/data/imag192.html
  3. Pri ĉeloj de Hadley, Ferrel kaj polusaj, vd la lastan ilustraĵon.
  4. "Le Vent. "P. Defrise, A. Quinet, Reĝa Instituto de Meteologio de Belgio, 1973, p. 25.
  5. Foto pri Oishi Wasaburo
  6. Wiley Post : http://en.wikipedia.org/wiki/Wiley_Post. Anglalingva artikolo kun foto.
  7. http://en.wikipedia.org/wiki/STENDEC angle pri la kraŝo de la aviadilo Star Dust.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Dokumenta filmo[redakti | redakti fonton]

Pri tiuj aeraj fluegoj aperis franclingva versio de 45-minuta dokumentara filmo, kiun realigis John Groom por BBC titolita "Jet stream, la rivière de vent" (Jetfluo, la ventorivero).