Ras Ibn Hani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcidenta parto de la Norda Palaco

Ras Ibn Hani ( arabe رأس ابن هاني ) estis dum la malfrua bronzepoka epoko urbo sur la mediteranea marbordo de Sirio kun dua loĝejo por la reĝa familio de Ugarito. La ruinoj de la fortikaĵa urbo de la 13-a ĝis la fino de la 12-a jarcentoj antaŭ K.E. estis retrovitaj en 1975 naŭ kilometrojn norde de Latakio kaj parte malkovritaj.

Ras Ibn Hani situas meze de 1,5 kilometroj longa, mallarĝa duoninsulo, kvin kilometrojn sudokcidente de Ugarito, la ĉefurbo de la praa reĝlando, kies setleja monteto nomiĝas laŭ la proksima vilaĝo Ras Shamra Tell Ras Shamra ("Fenkula Monteto"). Ĝi apartenis krom al la urbo Ugarito kaj ĝia rilata haveno Minet el-Beida ("blanka haveno"), du kilometrojn okcidente de la ĉefurbo, al la tri centraj lokoj de la reĝlando. Pli ol tri kvaronoj de la loĝantaro vivis ekster ĉi tiuj urboj en 150 ĝis 200 malgrandaj setlejoj[1].

Alliro al la tombejo en la norda palaco

Ugarita skribo[redakti | redakti fonton]

La kojnskriba arkivo troviĝis en la orienta areo de la Norda Palaco, kiu situas rekte je la marbordo. La arkivo enhavis pli ol 120 ritajn tekstojn, leterojn kaj komercajn tekstojn en publika kaj privata sekcioj. Kiel en Ugarito, Mint el-Beida kaj Tell Sukas, 35 kilometrojn sude de la marbordo, la alfabeto de la ugarita skribo kun 30 literoj, la kutima skribo ĉefe uzata ene de la regno, troviĝis ĉi tie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (de) Izak Cornelius, Herbert Niehr: Götter und Kulte in Ugarit. Kultur und Religion einer nordsyrischen Königsstadt in der Spätbronzezeit, paĝo 24, Eld. Philipp von Zabern, Mainz 2004, ISBN 3-8053-3281-5