Rastina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rastina situas en la mapo en la verda munucipo
Ortodoksa preĝejo de Rastina

Rastina, serbe Растина, hungare HarasztiRasztina estas malgranda vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Okcidenta Baĉka, en municipo de Sombor.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Rastina situas sur ebenaĵo laŭ la hungara landolimo, fine de sakovojo. Iam estis vojo al Bácsszentgyörgy sed la limo sen trapasejo baras la veturadon. Sombor troviĝas 22 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el la 14-a jarcento en formo Haraszti. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. En 2002 loĝis en Rastina 566 da homoj, (serboj 543 (96 %), kroatoj 7 (1 %), hungaroj 3 (1 %) kaj aliaj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

  • nova ortodoksa preĝejo

Komunumoj pri haraszt (= filiko) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Csévharaszt Dunaharaszti Egyházasharaszti Haraszti Harasztifalu Harasztkerék Harasztos

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]