Rastislav Šarišský

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rastislav ŠARIŠSKÝ, nomata Rasťo [rastjo] (naskiĝis la 12-an de januaro 1977 en Levoča), estas slovaka esperantisto, eksaktivulo de la Slovakia Esperanta Junularo kaj nuntempa aktivulo de la Slovakia Esperanta Federacio.

Nuntempe li vivas en Bratislavo, kie li laboras kiel informadikisto en la ŝtata Literatura informa centro (Literárne informačné centrum). Antaŭe li mallonge laboris en la Oficejo por publika provizado kaj en la Elektroteĥnika fakultato de la Universitato de Žilina en Žilina, kie li en 2000 finstudis pri teĥnika funkciado de telekomunikoj.

Li estas aktiva ankaŭ kiel kreisto de retpaĝaroj kaj amatora verkisto de sciencfikcia literaturo. Li interesiĝas ankaŭ pri filozofio. Por Esperanto li ekaktivis en julio de 2002. Kiel kunfondinto kaj aktivulo de la Slovakia Esperanta Junularo li okupiĝas precipe pri publika informado pri Esperanto kaj Esperanto-aranĝoj, kaj pri verkado kaj tradukado de tekstoj, kiuj multnombre aperas interalie en la retpaĝaro de la organizo.

La 26-an de majo 2007 dum la kongreso de SKEF en Martin oni elektis lin kiel prezidanton de tiu ĉi landa asocio de UEA en Slovakio. En 2010 en Trenčianske Teplice li fariĝis ĝia vicprezidanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]