Saltu al enhavo

Ratgario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ratgario
Persona informo
Naskiĝo 8-a jarcento
Morto 835
Profesio
Okupo religiulo Redakti la valoron en Wikidata vd
3-a abato de Fulda
Dum 802817
Antaŭulo Baŭgulfo
Sekvanto Eigil
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ratgar-baziliko en Fulda en 1655, mallonge antaŭ ĝia malkonstruo

Ratgario (latine Ratgarius, germane RatgarRatgerRaitger; mortinta la 6-an de decembro 835 en Fulda en la monta klostro de Frauenberg) estis la tria abato de Fulda inter 802 kaj 817.

Estante el orientfranka nobelaro kun parencoj ĉe la kortego de Karlo la Granda li ĝuis edukadon ĉe la unua abato Sturmio kaj eble ankaŭ en Aĥeno kaj estiĝis arĥiteko de la unua baziliko Sankta Savanto en Fulda. Post kiam la dua abato Baŭgulfo devis abdiki pro sanecaj kialoj, oni elektis Ratgarion nova abato (inter la 26.5. kaj la 4.7.). Danke al li venis la etoso de la karolida renesanco al Fulda. Arkitekturo, arto kaj sciencoj estis tre apogataj. Ratgario sendis monaĥojn el Fulda (ekz. Rabano Maŭro, Brun Candidus, Reccheo Modestus) al Tours ĉe Alkvino respektive al la aĥena kortega lernejo.

En la kuro de la benediktana reformmovado Ratgario favoris koncepton malsimilan al la ideoj de abato Benedikto el Aniane. Tamen Ratgario ja ŝanĝis multon fontantan ankoraŭ el bonifacaj tagoj en Fulda. Ne restis sen konfliktoj lia agemo, liaj ambiciaj konstruprojektoj, malŝato de tro asketisma monaĥaro kaj ŝato de reprezentado, impreso, edukado kaj publika servo por la Regno. Siajn kritikantojn Ratgario dure atakis, tiel ke liaj kontraŭuloj en 809, 812 kaj 816 intervenis ĉe la imperiestro. Eĉ kun lia intimulo Rabano Maŭro iutage rompiĝis harmonia kunekzistado.

Post kiam en 809 kaj 812 episkopa komisiono gvidata de la majenca arkiepiskopo Richulf paco refareblis kaj estis substrekata per konsekroj de kirkoj (Frauenberg, prepostejo Johannesberg, Schlitz), prezento de aktualigita akuzolibro Supplex Libellus[1] en 817 sufiĉis por abdikigi kaj ekzili Ratgarion: kvankam li ankoraŭ en 816 gajnis privilegiojn pri imuneco, reĝa protekto kaj abatelektado. La konventon ege dissplitiĝintan provizore ekgvidis imperiestraj senditoj kaj la piaj monaĥoj Aaron kaj Adalfrid. Sekvis reformo laŭ la sistemo de aĥenaj sinodoj.

La posteulo de Ratgario estis Eigil, iama kontraŭulo de Ratgario. Tamen li sukcese peris ties amnestion kaj revenorajton al la kanonikoj al Frauenberg. Tie Ratgario mortis kaj estis entombigita digne en abata ornamvestaĵo.

  • Becht-Jördens, Gereon: "Ratger" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 21 (2003), p. 170

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Josef Semmler (eld.): "Supplex Libellus monachorum Fuldensium Carolo imperatori porrectus", ĉe: Corpus Consuetudinum Monasticarum, volumo 1, Siegburg 1963, p. 319–327