Ratko Mladić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ratko Mladić en 1993

Ratko Mladić [ˈmlaːditɕ] (serbe cirile Ратко Младић, naskiĝis la 12-an de marto 1942[1] en la vilaĝo Božanovići, nun en la serba parto de Bosnio kaj Hercegovino) estas eksa bosnia-serba armea generalo, kiu inter la jaroj 1992 kaj 1996 estis ĉefkomandanto de la armeo de la tiam internacie ne agnoskita Serba Respubliko (Republika Srpska) en Bosnio. Kadre de tiu posteno kaj de la Bosnia Milito li estas akuzata pri multaj militkrimoj kaj krimoj kontraŭ la homaro. Multaj el ili rilatas al la preskaŭ kvarjara sieĝo de la urbo Sarajevo kaj al la Masakro de Srebrenico en julio 1995, kadre de kio estis murditaj ĝis 8000 nearmitaj bosniaj viroj kaj knaboj. La Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio ekde tiu jaro akuzas lin pri genocido kontraŭ la islamanaj bosnianoj, planata kune kun Radovan Karadžić kaj internacie serĉas lin cele al malliberiĝo kaj jura proceso. Post kiam li 15 jarojn povis kaŝiĝi kaj eviti tian malliberiĝon, fine la 26-an de majo 2011 li kaptiĝis en Serbio.[2]

Notoj

  1. retpaĝo de UN (angle)
  2. reta eldono de la magazino Der Spiegel: prezidanto de Serbio konfirmas malliberigon de Mladić (germane), 26-an de majo 2011.