Raĝagriho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La raĝo Bimbisaro bonvenigas la budhon Gotamon en Raĝagriho.

Raĝagriho estis la ĉefurbo de Magado, unu el la dek ses grandaj regnoj, kiu poste fariĝis la Maŭrja Imperio. Ĝi nun troviĝas en Nalando en la barata ŝtato Biharo. La urbo aperas en la Mahabarato, kun la raĝo Ĝarasando. Ĝi estas grava urbo por ĝajnismo kaj budhismo.[1] La tirtankaro Mahaviro kaj la budho Gotamo instruis en Raĝagriho inter la –6-a kaj –5-a jarcentoj. La granda bikŝuejo kaj universitato Nalando troviĝas proksime. En 2010, la moderna Universitato Nalando estis konstruita tie honore ĝin.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis la ĉefurbo de Magado, ĝis en la –5-a jarcento, la raĝo Aĝataŝatruo movis la ĉefurbon al Pataliputro.[2]

En ĝajnismo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis la naskiĝloko de la 20-a tirtankaro, la tirtankaro Munisvrato. Ankaŭ ligita al la tirtankaro Mahaviro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jain Dharma ka Maulik Itihas Part-1, Ed. Acharyashri Hastimalji Maharaj, 1971 p. 739-742
  2. W. Vivian De Thabrew. (2013) Monuments and Temples of Orthodox Buddhism in India and Sri Lanka. AuthorHouse. ISBN 9781481795517.