Reĝina Klingo
Reĝina Klingo | |
---|---|
Originala titolo | Queen's Blade クイーンズブレイド [Kuīnzu Bureido] |
Produktadlando | Japanujo |
Originala lingvo | japana |
Ĝenro | fantasto, eĉio, aventuro |
Por kiu | sejnen |
Mangailustrita romano Reĝina Klingo: Glavo de Unikorno | |
---|---|
Originala titolo | Queen's Blade: Sword of Unicorn |
Aŭtoro | Okita Ejĝi |
Ilustristo | Ejŭa |
Publikiginto | Hobby Japan |
Aperdatoj | 1a de majo 2007 — 1a de novembro 2008 |
Volumoj | 5 |
Mangailustrita romano Akra-batalo! Reĝina Klingo | |
---|---|
Originala titolo | Gekitō! Queen's Blade |
Aŭtoro | Okita Ejĝi |
Ilustristo | Akaga Hirotaka |
Publikiginto | Hobby Japan |
Aperdatoj | 1a de marto 2008 |
Mangao Reĝina Klingo: Kaŝiĝu kaj serĉu | |
---|---|
Originala titolo | Queen's Blade: Hide & Seek |
Ilustristo | Nanazuki Iku |
Publikiginto | Kadokawa Shoten |
Magazino | Comp Ace |
Aperdatoj | 26a de Oktobro 2007 — 26a majo de 2010 |
Volumoj | 5 |
Mangao Batalo de Reĝina Klingo | |
---|---|
Originala titolo | Queen's Blade Struggle |
Ilustristo | AstroguyII |
Publikiginto | ASCII Media Works |
Magazino | Dengeki Black Maoh, Dengeki Mao |
Aperdatoj | 27a de marto 2009 |
Volumoj | 4 |
Mangao Reĝina Klingo: Vaganta Batalisto | |
---|---|
Originala titolo | Queen's Blade: Exiled Warrior |
Ilustristo | Kikkaŭa Kabao |
Publikiginto | Media Factory |
Magazino | Monthly Comic Alive |
Aperdatoj | 23a de februaro 2009 — 23a de januaro 2010 |
Volumoj | 3 |
Animeo (tv) Reĝina Klingo: Vaganta Batalisto | |
---|---|
Originala titolo | クイーンズブレイド 流浪の戦士 |
Reĝisoro(j) | Joŝimoto Kinĝi |
Studio(j) | Arms |
Scenaro | Joŝimoto Kinĝi |
Muziko | Jokojama Masaru |
Televidaj retoj | AT-X, Chiba TV, Sun Television, Tokyo MX |
Aperdatoj | 2a de aprilo 2009 — 26a de junio 2009 |
Epizodoj | 12 |
Mangailustrita romano Reĝina Klingo: Vaganta Batalisto | |
---|---|
Originala titolo | Queen's Blade: Exiled Warrior |
Aŭtoro | Okita Ejĝi |
Ilustristo | Mijazaŭa Cutomu |
Publikiginto | Media Factory |
Aperdatoj | 1a de aŭgusto 2009 — 1a de oktobro 2009 |
Volumoj | 2 |
Animeo (tv) Reĝina Klingo: Heredanto de la trono | |
---|---|
Originala titolo | クイーンズブレイド 玉座を継ぐ者 |
Reĝisoro(j) | Joŝimoto Kinĝi |
Studio(j) | Arms |
Scenaro | Joŝioka Takao |
Muziko | Jokojama Masaru |
Televidaj retoj | AT-X, Tokyo MX, Chiba TV, Sun Television |
Aperdatoj | 24a de septembro 2009 — 10a de decembro 2009 |
Epizodoj | 12 |
Animeo (ova) Reĝina Klingo: Belaj Batalantinoj | |
---|---|
Originala titolo | クイーンズブレイド 美しき闘士たち |
Reĝisoro(j) | Joŝimoto Kinĝi |
Studio(j) | Arms |
Scenaro | Ŝirone Hideki, Ito Miĉiko, Joŝioka Takao, Takeuĉi Toŝimicu |
Aperdatoj | 8a de aŭgusto 2010 — 9a de januaro 2011 |
Epizodoj | 6 |
Daŭro | 30 min. |
Animeo (tv) Reĝina Klingo: Ribelo | |
---|---|
Originala titolo | クイーンズブレイド リベリオン |
Reĝisoro(j) | Joŝimoto Kinĝi |
Studio(j) | Arms |
Aperdatoj | aprilo 2012 — junio 2012 |
Epizodoj | 12 |
Reĝina Klingo (angle: Queen's Blade, japane: クイーンズブレイド [Kuīnzu Bureido]) estas japanaj serioj de ludolibroj en la ĝenro fantasto, eldonitaj de la firmao "Hobby Japan". Ili estas bazitaj sur la serioj de usonaj ludolibroj "Lost Worlds". Sur bazo de roluloj de la lud-libroj "Reĝina Klingo" estas eldonitaj mangailustritaj romanoj, mangaoj kaj animeoj.
La anime-seriaro rezultis al plursenca reago, ĉar la plimulto de heroinoj estas prezentitaj tie kun minimuma kvanto de vesto kaj dum la grandnombraj bataloj ili kutime seniĝas je tiu minimuma vesto.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]En ĉefurbo de granda imperio unufoje dum ĉiuj 4 jaroj okazas speciala turniro "Reĝina Klingo", kie partoprenantinoj batalas inter si. La venkintino de tiu turniro iĝas nova reĝino regonta la imperion.
De ĉiuj ekstremoj de la lando venas bravaj junulinoj, dezirantaj batali por la trono de reĝino. Ili ĉiuj havas diversaj celoj: protekti sian popolon aŭ sociklason, provi sian forton aŭ eĉ reklami sian armilon. Tamen la nuna reĝino ne deziras fordoni sian tronon. Krome, venas servantinoj de Marĉa Sorĉistino, kiu ordonis al ili rompi la turniron.
La ĉefa heroino Rejna estas filino de grafo, ŝi eskapas el hejmo por vagi ĉirkaŭ la lando. Malgraŭ tio, ke la grafa armeo estas same forta kiel la armeo de la reĝino, ke grafo pretas forpreni la tronon perforte kaj doni la imperion al Rejna kiel heredaĵo, Rejna partoprenas en turniro por provi siajn kapablojn.
Produktoj
[redakti | redakti fonton]Lud-libroj
[redakti | redakti fonton]- Serio 1 (Reina kaj Risti) 25a de novembro 2005.
- Serio 2 (Irma kaj Nova) 28a de decembro 2005.
- Serio 3 (Tomoe kaj Ekidna) 9a de junio 2006.
- Serio 4 (Menasu kaj Erina) 29a de septembro 2006.
- Serio 5 (Ajri kaj Rejna 3D) 22a de decembro.
- Serio 6 (Nanael kaj Katrea) 16a de marto 2007.
- Serio 7 (Niks kaj Melfa) 29a de junio 2007.
- Serio 8 (Merona kaj Klodet) 18a de oktobro 2007.
- Serio 9 (Jumiru) 15a de februaro 2008
- Serio 10 (Aldra kaj Allejne) 20a de junio 2008.
- Televida serio Reĝina Klingo: Vaganta Batalisto, japane: クイーンズブレイド 流浪の戦士, angle: Queen's Blade: Wandering Warrior or Queen's Blade: The Exiled Virgin, 2a de aprilo 2009 — 26a de junio 2009, 12 epizodoj.
- Televida serio Reĝina Klingo: Heredanto de la trono, japane: クイーンズブレイド 玉座を継ぐ者, angle: Queen's Blade: Inheritor of the Throne or Queen's Blade 2: The Evil Eye, 24a de septembro 2009 — 10a de decembro 2009, 12 epizodoj.
- OVA Reĝina Klingo: Belaj Batalantinoj, japane: クイーンズブレイド 美しき闘士たち, angle: Queen's Blade: Beautiful Fighters 8a de aŭgusto 2010 — 9a de januaro 2011, 6 epizodoj.
- Televida serio Reĝina Klingo: Ribelo, japane: クイーンズブレイド リベリオン, angle: Queen's Blade: Rebellion, aprilo 2012 — junio 2012, 12 epizodoj.
- Reĝina Klingo: Kaŝiĝu kaj serĉu, japane: クイーンズブレイド -Hide&Seek-, angle: Queen's Blade: Hide & Seek, 26a de Oktobro 2007 — 26a majo de 2010, 5 volumoj.
- Batalo de Reĝina Klingo, japane: クイーンズブレイド ストラグル, angle: Queen's Blade Struggle, 27a de marto 2009, 4 volumoj.
- Reĝina Klingo: Ekzilita Batalisto, japane: クイーンズブレイド 流浪の戦士, angle: Queen's Blade: Wandering Warrior or Queen's Blade: Exiled Warrior, 23a de februaro 2009 — 23a de januaro 2010, 3 volumoj.
- Reĝina Klingo: Glavo de Unikorno, presita de "HJ Bunko" (HJ文庫), 1a de majo 2007 —
1a de Novembro 2008, 5 volumoj - Akra-batalo! Reĝina Klingo (激闘!クイーンズブレイド), presita de "HJ Bunko" (HJ文庫), 1a de marto 2008.
- Reĝina Klingo: Vaganta Batalisto, presita de "HJ Bunko" (HJ文庫), 1a de aŭgusto 2009 —
1a de oktobro 2009, 2 volumoj.
- Rolludo Reĝina Klingo: Spirala Kaoso, japane: クイーンズブレイド スパイラルカオス [Kuīnzu Bureido Supairaru Kaosu], angle: Queen's Blade: Spiral Chaos, kreita de "Bandai Namco Games" por "PlayStation Portable", 17a de decembro 2009.
Roluloj
[redakti | redakti fonton]- Rejna, Vaganta batalisto (流浪の戦士 レイナ [Rurō no senŝi Reina])
La ĉefa heroino, meza filino de grafo Ŭans kaj lia heredanto. Ŝi ne ŝatas grafeca vivo kaj ŝi eskapas el sia hejmo por serĉi aventuroj.
- Tomoe, Batala miko (sorĉistino) (武者巫女 トモエ [Muŝa miko Tomoe])
Miko el fara lando "Hinomoto" [1] (Miko estas ŝintoisma pastrino-virgulino kaj sorĉistino). Ŝi decidis partopreni en la turniro "Reĝina Klingo" por iĝi reĝino kaj protekti sian landon de subpremo de nunaj rangulaj.
- Ŝizuka
Ninĝino, kiu akompanas Tomoe-n dum ŝia vojaĝo.
- Nanael, anĝelo de espero (光明の天使 ナナエル [Kōmjō no tenŝi Nanaeru])
Anĝelino,kiu havas sufiĉe netolereblan karakteron. Komence ŝia tasko estis transsendado de la bataloj, sed poste ŝi mem iĝas partoprenantino de la turniro.
- Risti, Nobla rabisto de la dezerto (荒野の義賊 リスティ [Areno no gizoku Risuti])
Estrino de bando de rabistoj, Ŝi zorgas pri malfortaj kaj malriĉaj. Ŝi volas iĝi reĝino por protekti ilin. Faris rimarkeblan influon al Rejna.
- Erina, Komandanto de gvardio (近衛隊長 エリナ [Konoe-taiĉō Erina])
Malpliaĝa fratino de Rejna kaj estro de individua gardo de grafo. Ŝi amas Rajna-n kaj ĉiumaniere penas revenigi ŝin hejmen.
- Klodet, Fulmotondra generalo (雷雲の将 クローデット [Raiun no ŝō])
La plej aĝa filino de grafo. Estante bastardo, ŝi ne estas lia heredanto. Estras armeon de grafo.
- Ekidna, Veterana soldulino (歴戦の傭兵 エキドナ [Rekisen no jōhei Ekidona])
Sperta "sovaĝa elfino" kaj soldulino, vivinta jam kelkajn jarcentojn. Ŝi portas serpento, kiun ŝi uzas kiel subvesto kaj nomas "Kerutan-kun".
- Irma, Murdisto el "Kojnodento". (牙の暗殺者 イルマ [Kiba no ansacuŝa Iruma])
Murdistino el trupo "Kojnodento", apartenanta al la reĝino. Lernantino de Ekidna.
- Nova, Gardanto de arbaro (森の番人 ノワ [Mori no bannin Noŭa])
Tre juna elfino, gardanta arbaron. Kutime ŝin akompanis simieto Ru.
- Arejn, Batala instruisto (戦闘教官 アレイン [Sentō-kjōkan Arein])
Sperta elfino, instruisto de Nova.
- Katrea, Armilistino (武器屋 カトレア [Bukija Katorea])
Eks-batalistino kaj nun majstrino de forĝado de glavoj. Ŝi partoprenas en la konkurso "Reĝina Klingo", dezirante trovi sian perdiĝantan edzon, nomata Oŭen.
- Lana
Filo de Katrea, kiun ŝi ĉiam prenas kun si, eĉ en batalon.
- Jumiru, Ŝtala Princino (鋼鉄姫 ユーミル [Kōtecu-hime Jūmiru])
Gnomino, faranta armilon, konkurante kontraŭ Katrea. Ŝi partoprenis en la turniro "Reĝina Klingo" por reklami sian armilon.
- Merona, Mil-forma murdistino (千変の刺客 メローナ [Senpen no ŝikaku Merōna])
Servantino de Marĉa Sorĉistino (沼地の魔女). Ŝi povas aliformiĝi al iu ajn, aparte al siaj malamikoj. Ŝia origina formo aspektas kiel roz-kolora bela junulino kun kuniklaj oreloj.
- Ajri, Loganta al mortmondo (冥土へ誘うもの アイリ [Mejdo-e izanau-mono Airi])
Servantino de Marĉa Sorĉistino. Ŝi estas spirito kun junulina aspekto. Surhavas uniformo de ĉambristino[2], kvankam ŝia vesto estas nur videbleco. Ŝi bezonas nutri sin per viv-energio de homoj por subteni siajn fortojn. Dum manko de tiuj fortoj komencas malaperi ŝia vesto kaj poste ŝi mem.
- Menasu, Antikva Princino (古代の王女 メナス [Kodai no ōĝo Menasu])
Servantino de Marĉa Sorĉistino. Ŝi estas princino de antikva reĝlando "Amara" (memoriganta la antikvan Egiption), malaperinta antaŭ kelkaj jarmiloj. Ŝi estas obsedita de ideo renaski sian reĝlandon.