29-a de junio
Aspekto
Pending
| Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
| junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
| junio | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
| 29 | 30 | |||||
| aranĝo de 2026 tagoj | ||||||
La 29-a de junio estas la 180-a tago de la jaro (la 181-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 185 tagoj restas.
Je la 29-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 922: Roberto la 1-a estas kronita reĝo de la Frankoj de Gautier, ĉefepiskopo de Sens
- 983: Granda ribelo de Polabiaj Slavoj komenciĝis rezultigante sendependecon, kiu daŭris ĝis la 12-a jarcento
- 984: 4-jara germana reĝo Oto la 3-a estis redonita por edukado al sia patrino Teofano
- 1149: Krucmilitistoj malvenkis en batalo de Inab (Gubernio Alepo) en Sirio
- 1236: Ferdinando la 3-a rekonkeris Kordovon
- 1238: Apud Włocławek estis subskribita pakto inter princo de Kujavio Kazimiro la 1-a kaj la ordeno de germanaj kavaliroj
- 1298: En batalo de Neuermühlen armeo de la Ordeno de germanaj kavaliroj venkis litovojn gvidatajn de Vytėnis
- 1374: Pollando: Mazovia princo atribuis al Nowy Dwór Mazowiecki urborajtojn laŭ Chełmno-juro
- 1438: Albreĥto la 2-a estis kronita en la katedralo de Sankta Vito kiel ĉeĥa reĝo
- 1440: Kazimiro la 4-a iĝis grandduko de Litovio
- 1444: Albana armeo komandata de Gjergj Kastrioti Skanderbeg venkis armeon de Otomana Imperio
- 1534: Jacques Cartier kiel unua eŭropano alvenis al la Insulo de Princo Eduardo
- 1576: Litova delegacio agnoskis Stefan Batory kiel grandduko de Litovio
- 1613: En Londono brulis Globusteatro
- 1617: Ferdinando la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Ĉeĥio
- 1644: Angla enlanda milito: armeo de Karlo la 1-a venkis armeon de Parlamento en batalo de Cropredy (apud Banbury)
- 1659: Pola-rusa milito: dutaga batalo de Konotop (Sumia provinco) komenciĝis
- 1694: En batalo de Texel franca ŝiparo venkis la nederlandan, savante transporton da greno de Gdańsk al malsatanta Francio
- 1768: Masakro de Uman en Ĉerkasa provinco - pereis ĉirkaŭ 20 mil poloj kaj judoj dum kamparana ribelo
- 1797: Nomumita de Direktoraro Napoleono Bonaparte, iĝinte komandanto de la armeo de Italio, fondis Cisalpan Respublikon
- 1850: Sub Vankuvera Insulo en okcidenta Kanado oni malkovris karbon
- 1866: Oni proklamis unuan konstitucion de Rumanio
- 1880: Franca Polinezio: Tahitio perdis suverenecon favore al Francio
- 1881: Sudana predikisto Muhammad Ahmad proklamis sin mahdo kaj ekgvidis unuan sukcesan afrikan ribelon kontraŭ eŭropaj koloniistoj
- 1904: En Moskvo tornado detruis ĉirkaŭ 3 mil domojn
- 1906: Koloradio: Nacia parko Mesa Verde fondiĝis
- 1913: Dua Balkana milito komenciĝis
- 1914: Siberio: Jina Guseva provis murdi Grigorij Rasputin en sia hejmo; Unua mondmilito: Dum la dua tago de kontraŭ-serbaj tumultoj en Sarajevo multaj konstruaĵoj posedataj de etnaj serboj estis vandaligitaj kaj prirabitaj
- 1916: Irlanda patrioto kaj diplomato Sir Roger Casement estis kondamnita al mortpuno pro partopreno en la Paska Ribelo; Unua mondmilito: germanaj trupoj konkeris Kolomeon, malliberigante pli ol 10 000 rusiajn soldatojn
- 1919: Fondiĝis Pola Kemia Societo
- 1920: Real Madrid: per dekreto reĝo de Hispanio permesis al la futbalklubo Madrido F.C. aldoni Real ("reĝa") al la nomo de la klubo
- 1922: Sovetunio: Teodoro Ŝaljapin iris turneon eksterlanden por neniam reveni al Sovetunio; Dua Pola Respubliko: Pola Soldataro solene eniris al Pszczyna, kiu post la Tria Silezia Ribelo kun la tuta distrikto estis atribuita al Pollando
- 1926: Arthur Meighen refoje iĝis ĉefministro de Kanado
- 1930: Centrolew organizis en Krakovo Kongreson por Defendi la Rajtojn kaj Liberojn de la Popolo
- 1934: Germanio: Nokto de la longaj tranĉiloj komencita - de la 29-a/30-a de junio
- 1935: En mararmeon de Tria Regno eniris unua submarŝipo U-1
- 1938: Ĉeĥoslovaka ĉefministro Milan Hodža traktis kun la gvidantoj de Unuiĝinta Hungara Partio, kiuj urĝis realigi hungaran aŭtonomecon ene de la aŭtonoma Slovakio
- 1939: Ĵuro de la unuaj polaj soldatoj - "vivaj torpedoj"
- 1940: Dua mondmilito: germanaj unuoj pafmortigis en arbaro Brzask 760 malliberulojn de Skarżysko-Kamienna kaj ĉirkaŭaĵoj, krome polico sammaniere mortigis en Raków 42, Piotrków Trybunalski 39, Lublin 34, Myślenice 32 kaj Opatów 8 personojn; amasaj ekzekutoj en Rury Jezuickie apud Lublin komenciĝis; NKVD komencis la trian amasan deportadon de polaj civitanoj en Sovetunion; polaj Karpatoj-Pafistoj sukcesis trairi de Sirio al Palestino
- 1941: Wehrmacht konkeris Lvivon kaj Minskon; kirasita batalo pri Volinio finita, germanaj unuoj atingis Jēkabpils; Konsilio de Popolkomisaroj kaj Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio eldonis direktivon alvokantan al subtera kaj partizana milito sur la terenoj postlasitaj dum la retiriĝo de la Ruĝa Armeo; Volinia masakro: germanaj unuoj pafmortigis en Sokal kun partopreno de ukraina polico 117 polojn; tritaga pogromo en Iași finita - rumanaj unuoj ekzekutis oficiale 13 266 judojn, laŭ judaj organizaĵoj ĉ. 15 mil; Vidkun Quisling establis norvegan kunlaborisman armeon, Volontulan Norvegan Legion, por partopreni operacojn ĉe la orienta fronto; Orienta Fronto: nesukcesinta german-finna provo konkeri Murmanskon, atako de Armeo "Norvegio" direkte al Kandalakŝa kaj Kestengi, atako de finnaj trupoj direkte al Keksholm kaj Viborg; sekreta dispono de Hitler: kaze de sia morto li indikis Hermann Göring sia posteulo
- 1942: Nord-Afrika kampanjo: trupoj de Akso Berlino-Romo-Tokio konkeris Provincon Matruh; Sovetunio: Memstara Ukraina Respublikana Partizana Stabo estis kreita por intensigi batalojn kontraŭ germanoj; Koreio: Ligo de Sendependeco de Koreio fondiĝis
- 1943: Heinrich Himmler nomumis Jürgen Stroop supera komandanto de SS kaj polico en varsovia distrikto; nokte germana 2-a Aviada Floto atakis havenon Bone
- 1944: Orienta Fronto: komenco de operacoj Połock kaj Minsko en Belorusio — apud Babrujsk trupoj de la 1-a Belorusa Fronto detruis ĉirkaŭitan parton de la germana 9-a Armeo preninte ĉirkaŭ 24 mil militkaptitojn; Okcidenta Fronto: usona 7-a Armea Korpuso komencis ataki germanan grupiĝon sin defendantan en Cotentin
- 1945: Sur norda Luzono filipinaj partizanoj atakis Bontoc; Ĉeĥoslovakio cedis Karpatan Rutenion al Sovetunio
- 1949: Lastaj usonaj soldatoj forlasis Sud-Koreion
- 1951: En Varsovio komenciĝis Unua Kongreso de Pola Scienco, kiu decidis pri fondo de Pola Scienca Akademio
- 1956: Nupto de Marilyn Monroe kun Arthur Miller
- 1958: En Svedio Brazilo gajnis Futbalan Mondpokalon
- 1964: Teleregilo por televidilo kreita
- 1971: Tri sovetiaj kosmonaŭtoj pereis en kapsulo de Sojuz 11
- 1973: Unua, sensukcesa puĉo kontraŭ socialista prezidento de Ĉilio Salvador Allende
- 1975: Steve Wozniak testis sian unuan prototipon de la komputilo Apple I
- 1976: Sejŝeloj sendependiĝis (de Unuiĝinta Reĝlando)
- 1978: Vjetnamio membriĝis al la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo
- 1980: Vigdís Finnbogadóttir gajnis prezidentan balotadon en Islando fariĝante unua prezidentino en la mondo
- 1985: Eŭropa Ekonomia Komunumo adoptis Flagon de la Eŭropa Unio
- 1986: En Meksiko Argentino gajnis Futbalan Mondpokalon
- 1988: Nokte de la 29-a/30-a de junio en Varsovio estis grave batita konsilanto de Solidareco profesoro Jan Strzelecki — li mortis la 11-an de julio
- 1989: Radiostacioj Radio Libera Eŭropo kaj Voĉo de Ameriko elsendis en sia programo alvokon Malmultaj Frazoj, la petskribon de la civitanoj de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko alvokanta al libereco kaj demokratio, kiu komencis falon de la Komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio
- 1990: Litova parlamento konsentis deklari 100-tagan moratorion pri efektivigo de la Sendependeca Leĝo por ke ŝtatestro de Sovetunio Miĥail Gorbaĉov ĉesigu la ekonomian blokadon; Ĉeĥa Respubliko ekhavis novan registaron gvidatan de Petr Pithart; en Pollando ekis dutaga fonda kongreso de politika partio Kongreso Liberala-Demokratia (Kongres Liberalno-Demokratyczny) gvide de Jan Bielecki; Nupto de japana princo Akishino kun Kiko Kawashim
- 1993: Inaŭguro de la Katin-Muzeo en Varsovio
- 1995: Kosmopramo Atlantis kiel la unua alflugis al la rusia kosmostacio Mir
- 1996: Ólafur Ragnar Grímsson gajnis prezidentan balotadon en Islando
- 1999: Abdullah Öcalan, gvidanto de Laborista Partio de Kurdio kondamnita al morto de turka juĝejo
- 2007: iPhone, saĝtelefono de Apple, merkatiĝis; prezidento de Israelo Moŝe Kacav demisiis; sur aviadilejo en Bouaké estis pripafita aviadilo de ĉefministro de Ebur-Bordo Guillaume Kigbafori Soro
- 2008: Graveda usonano Thomas Beatie naskis knabinon; prezidento de Zambio Levy Mwanawasa spertis seriozan apopleksion antaŭ planata kunvenpinto de Afrika Unio en egipta Ŝarm el Ŝeiĥ
- 2009: Usona negocisto Bernard Madoff pro kreo de financa piramido estis kondamnita al 150 jaroj de malliberigo
- 2010: Pál Schmitt iĝis prezidento de Hungario
- 2011: Hungario: en la centjara jubileo de la naskiĝo de Ronald Reagan, statuo lia estis inaŭgurita sur la Placo Szabadság en Budapeŝto
- 2013: Encikliko de papo Francisko, titolita Lumen Fidei (Lumo de la kredo), estis publikigita; en České Budějovice okazis manifestacio kontraŭ ciganaj loĝantoj de la setlejo Máj
- 2014: Sur okupataj de ĝihadistoj teritorioj de Irako kaj Sirio oni proklamis kalifujon Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio
- 2019: Semajnfina Literatura Pikniko komencita en Varsovio - kadre de la nomtago de Jan Kochanowski okazis solenaĵoj de 100-jariĝo de Gustaw Herling-Grudziński, malliberulo de gulagoj, verkisto atestanta pri la du totalismoj
- 2022: dum pintkunveno de NATO en Madrido oni difinis Rusion kiel la plej grandan minacon, kaj oficiale invitis Finnlandon kaj Svedion al NATO
- 1906: Brazila Klubo Esperantista fondiĝis - unua Esperanto-grupo en Rio-de-Ĵanejro
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1398: Johano la 2-a, reĝo de Navaro, Aragono, Sardio kaj Sicilio (m. 1479)
- 1482: Maria de Hispanio, reĝino de Portugalio (m. 1517)
- 1517: Rembert Dodoens, flandra kuracisto kaj botanikisto (m. 1585)
- 1609: Pierre-Paul Riquet, franca inĝeniero, respondeculo pri konstruo de la Sudfranca Kanalo (m. 1680)
- 1620: Masaniello, itala fiŝisto kaj revoluciulo (m. 1647)
- 1685: Johann Gottfried Krause, germana teologo (m. 1746)
- 1746: Joachim Heinrich Campe, germana verkisto kaj pedagogo (m. 1818)
- 1746: Heinrich Julius Bruns, germana pedagogo kaj lernejestro (m. 1794)
- 1785: Pál Balkay, hungara pentristo kaj instruisto (m. 1846)
- 1793: Josef Ressel ĉeĥa inventisto de ŝipŝraŭbo (m. 1857)
- 1797: Józef Lompa, pola poeto, publicisto, etnografo, pioniro de la pola renaskiĝo en Silezio (m. 1863)
- 1798: Giacomo Leopardi, itala poeto, filozofo kaj filologo (m. 1837)
- 1798: Willibald Alexis, germana verkisto (m. 1871)
- 1819: Nicolae Bălcescu, rumana verkisto, ĵurnalisto kaj revoluciulo (m. 1852)
- 1826: Charles Ernest Beulé, franca arkeologo kaj politikisto (m. 1874)
- 1836: Heinrich Gotthold Münchmeyer, germana eldonisto kaj librokomercisto (m. 1892)
- 1838: Julius Bertuch, germana arĥitekto (m. 1904)
- 1849: Sergej Vitte, ĉefministro de Rusio (m. 1915)
- 1858: Oszkár Mailand, hungara etnografo (m. 1924)
- 1863: Kálmán Giergl, hungara arkitekto, kolektanto de artaĵoj (m. 1954)
- 1866: Miĥajlo Hruŝevskij, unua prezidento de Ukraina Popola Respubliko (m. 1934)
- 1869: János Bodrogi, hungara historiisto kaj publicisto (m. 1954)
- 1879: Zsigmond Móricz, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1942)
- 1881: Curt Sachs, germana muzikologo, kunkreinto de instrumentoscienco (m. 1959)
- 1885: Ernő Lengyel, hungara ĵurnalisto, viktimo de faŝismo (m. 1944)
- 1886: Robert Schuman, ĉefministro de Francio, kunkreinto de Eŭropa Unio, Servisto de Dio (m. 1963)
- 1886: Ada Sari, pola aktorino, kantistino (koloratursoprano) kaj pedagogino (m. 1968)
- 1890: Hendrikje van Andel-Schipper, nederlanda longvivulino (m. 2005)
- 1893: Béla Bíró, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1975)
- 1893: Pedro Casas, urugvaja ĵurnalisto, radia inĝeniero, sekretario kaj prezidanto de Urugvaja Esperanto-Societo (m. 1959)
- 1896: Júlia György, hungara kuracistino, psikologo, neŭrologo, profesoro (m. 1977)
- 1900: Antoine de Saint-Exupéry, franca aviadilisto kaj verkisto (m. 1944)
- 1905: Manuel Altolaguirre, hispana poeto, scenaristo kaj kinisto (m. 1959)
- 1903: Pál Fodor, rumania hungara inĝeniero, politika malliberulo (m. 1966)
- 1907: Dezső Varró, rumania hungara reformita pastro, poeto (m. 1982)
- 1908: Mária Szekula, hungara pentristion, medalistino, speleologo (m. 1977)
- 1909: Nikola Aleksiev, bulgara ĵurnalisto, kunfondinto kaj sekretario de Bulgara Laborista Esperanto-Asocio, prezidanto de LKK de UK 1963, prezidanto de Bulgara EA, kontribuinta al MEM, tradukisto (m. 2002)
- 1911: Bernardo de Nederlando, germana nobelo, edzo de reĝino Juliana (m. 2004)
- 1912: Lucie Aubrac, franca rezistulino (m. 2007)
- 1914: Rafael Kubelík, ĉeĥa dirigento (m. 1996)
- 1920: Pál Endre Szabó, rumania hungara juristo (m. 2004)
- 1921: Frédéric Dard, franca verkisto (m. 2000)
- 1922: Zoltán Gedeon, rumania hungara pentristo kaj instruisto de la rusa lingvo (m. 2022)
- 1924: Anna Zentai, hungara aktorino, kantisto, subreto kaj primadono (m. 2017)
- 1925: László Berkeczy, hungara-germana skulptisto (m. 2009)
- 1925: Giorgio Napolitano, prezidento de Italio 2006-2015 (m. 2023)
- 1926: Ĝabir al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah, emiro de Kuvajto (m. 2006)
- 1927: Endre Bustya, rumana-hungara literaturhistoriisto kaj tradukisto (m. 1996)
- 1929: Oriana Fallaci, itala ĵurnalistino kaj verkistino, milita raportistino (m. 2006)
- 1929: Anna Novák, rumania hungara dramistino, taglibroverkistino (m. 2010)
- 1930: Sándor Dali, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 2010)
- 1930: Sławomir Mrożek, pola dramisto, satiristo kaj grafikisto (m. 2013)
- 1932: Pál Deim, hungara pentristo, grafikisto kaj skulptisto (m. 2016)
- 1933: Josef Cink, ĉeĥa mezlerneja instruisto el Červená Voda, membro de Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko, aktivulo en Brno, membro de Ceĥa EA, tradukisto, lektoro kaj gvidanto de korespondaj kursoj, kontribuinta al "Dio Benu" (m. 2011)
- 1935: Dieter Berndt, germana esperantisto travivinta junaĝon en Ĉeĥoslovakio, kontribuanta al internaciaj Someraj Esperanto-Tendaroj en Lančov, engaĝita al Esperanto-instruado en orienta Berlino, estrarano de la Esperanto-Asocio de GDR, kontribuanta al "der esperantist", "PACO", "Juna Amiko", tradukisto (m. 2014)
- 1936: Nikolin' belga esperantistino (m. 2024)
- 1936: János Zsisku, rumania hungara reformita pastro kaj poeto (m. 2010)
- 1936: Stanisław Srokowski, pola poeto, verkisto kaj tradukisto
- 1937: Vytautas Povilas Šilas, litova inĝeniero, gvidanto tra Eta Litovio, kunorganizanto de Baltiaj Esperanto-Tagoj, kunlaboranto de la ILERA, prezidanto, sekretario, estrarano de SEJM, redaktoro de SEJM-informiloj, partoprenanto de SEJT-oj, prilaboranto kaj tradukisto de Esperanto-kantaroj, ĝenerala sekretario de TEĴA, redaktoro de "Litova Stelo"
- 1942: Gilberto Gil, brazila kantisto, muzikisto, komponisto kaj politikisto
- 1942: Dietmar Guggenbichler, aŭstra detektivo (m. 2016)
- 1945: Chandrika Kumaratunga, ĉefministrino kaj prezidanto de Srilanko
- 1946: Adél Szekeres, rumania hungara instruistino, lokhistoriistino
- 1951: Don Rosa, komiksa verkisto de Donaldo Anaso
- 1956: Paweł Sajdek, pola orientalisto, hindologo, sanskritologo, tradukisto, poligloto kaj esperantisto (m. 2021)
- 1956: Ewa Biała, pola aktorino
- 1956: Ulrich Krauße, germana tradukisto kaj informadikisto
- 1957: Gurbanguli Berdimuĥamedov, prezidento de Turkmenio
- 1958: Dieter Althaus, germana politikisto kaj lobiisto
- 1966: Daniel Nekonečný, ĉeĥa kantisto kaj muzikisto
- 1972: Samantha Smith, usona lernantino, kiu famiĝis pro verkita letero (m. 1985)
- 1978: Nicole Scherzinger, usona kantistino, dancistino kaj aktorino
- 1979: Artur Ávila, brazila-franca matematikisto
- 1985: Tamás Bálint, rumania hungara poeto, redaktoro
- 1987: Jena Lee, franca kantistino kaj kanzon-verkistino
- 1989: Isabelle Gulldén, sveda manpilkistino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 67: Sankta Petro, apostolo, unua papo
- 1315: Ramon Lullo, kataluna filozofo, elpensinto de kombinatoriko (n. 1233)
- 1374: Jan Milíč, ĉeĥa kleriko, reformacia predikisto kaj verkisto (n. ĉirkaŭ 1325)
- 1509: Damo Margaret Beaufort, angla nobelino (n. 1443)
- 1520: Moktezumo la 2-a, lasta reganto de aztekoj
- 1742: Joseph Emanuel Fischer von Erlach, aŭstra arkitekto kaj konstruisto de vapormaŝinoj (n. 1693)
- 1779: Anton Raphael Mengs, germana pentristo kaj artverkisto (n. 1728)
- 1831: Heinrich Friedrich Karl vom und zum Stein, germana juristo kaj reformpolitiksto (n. 1757)
- 1834: Samuel Friedrich Günther Wahl, germana orientalisto, profesoro (n. 1760)
- 1840: Lucien Bonaparte, franca politikisto, diplomato kaj verkisto (n. 1775)
- 1852: Henry Clay, usona advokato, politikisto kaj oratoro (n. 1777)
- 1853: Adrien-Henri de Jussieu, franca botanikisto (n. 1797)
- 1854: Zsuzsanna Kossuth, hungara flegistino (n. 1817)
- 1861: Elizabeth Barrett Browning, brita poetino (n. 1806)
- 1873: Wolfgang Müller von Königswinter, germana verkisto, artkritikisto kaj kuracisto (n. 1816)
- 1875: Ferdinando la 1-a de Aŭstrio, imperiestro de Aŭstrio (n. 1793)
- 1882: János Ármin Vész, hungara matematikisto, inĝeniero, profesoro (n. 1826)
- 1895: Floriano Peixoto, brazila prezidento, partopreninto de la Milito de la Trilanda Alianco (n. 1839)
- 1907: Zsigmond Reiner, hungara ĵurnalisto (n. 1862)
- 1927: John Cyprian Rust, angla pastoro anglikana, poligloto, orientalisto, predikanto dum UK 1906, aperiginto de la unua kristana himnaro en Esperanto Ordo de Diservo dum UK 1907, tradukisto de Nova Testamento (n. nekonata)
- 1933: Ákos Pauler, hungara filozofo (n. 1876)
- 1934: Adolf Kašpar, ĉeĥa ilustristo de klasikaj ĉeĥaj libroj (n. 1877)
- 1940: Paul Klee, svisa-germana artisto (n. 1879)
- 1941: Ignacy Jan Paderewski, pola koncertanta pianisto kaj komponisto, ĉefministro de Pollando (n. 1860)
- 1955: Max Pechstein, germana pentristo kaj grafikisto (n. 1881)
- 1955: Gyula Szekfű, hungara historiisto, arkivisto, diplomato (n. 1883)
- 1964: Eric Dolphy, usona ĵazmuzikisto (n. 1928)
- 1967: Rózsi Marschalkó, hungara operkantistino, oratorikantisto (mezosoprano) kaj instruistino (n. 1887)
- 1967: Jayne Mansfield, usona aktorino, manekeno (n. 1933)
- 1970: Stefan Andres, germana verkisto (n. 1906)
- 1971: János Banner, hungara praarkeologo (m. 1888)
- 1971: Jan Silhan, pola kapitano kaj poligloto, prezidanto de Internacia Federacio de Blinduloj, partoprenanto de UK 1934, fondinto de "Pola Stelo" en Brajla notskribo, organizanto de Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj, iniciatinto de lernolibro de Esperanto por blinduloj, redaktoro de E-elsendoj por nevidantaj esperantistoj, honora membro de LIBE (n. 1889)
- 1979: Blas de Otero, hispana verkisto (n. 1916)
- 1981: Sándor Pethes, hungara aktoro (n. 1999)
- 1982: Rudolf Hanslik, aŭstra klasika filologo (n. 1907)
- 1986: Lajos Hernádi, hungara pianisto kaj altlerneja instruisto (n. 1906)
- 1989: Gábor Ihász, hungara komponisto, ŝlagrokantisto kaj gitaristo (n. 1946)
- 1991: Vladimír Leraus, ĉeĥa aktoro kaj esperantisto rolanta en Verda Stacio (n. 1905)
- 1992: Mohamed Boudiaf, alĝera kunfondinto de Naciliberiga Fronto, partoprenanto de la Alĝeria Milito de Sendependeco, prezidento (n. 1919)
- 2000: Vittorio Gassman, itala aktoro, reĝisoro kaj scenaristo (n. 1922)
- 2002: Ole-Johan Dahl, norvega komputosciencisto (n. 1931)
- 2003: Katharine Hepburn, usona aktorino (n. 1907)
- 2010: Anna Novák, rumania hungara dramistino, taglibroverkistino (n. 1929).
- 2015: Jan Braun, pola orientalisto, sumerologo (n. 1926)
- 2018: Irena Szewińska, pola sportistino specialiĝanta pri kurtdistancaj kuroj (n. 1946)
- 2021: Donald Rumsfeld, usona politikisto, Usona Sekretario de Defendo (n. 1932)
- 2023: Alan Arkin, usona aktoro (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio: Soleno de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo; Ramon Lullo, kataluna filozofo, poeto, teologo, astrologo
- Sejŝeloj - Nacia Tago de Sendependeco
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 29-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.