Grigorij Rasputin
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Valentin Rasputin. |
| Grigorij Rasputin | |
|---|---|
Grigorij Rasputin en 1916 | |
| Persona informo | |
| Naskonomo | Grigorij Rasputin |
| Naskiĝo | 9-an de[jul.]/ 21-an de januaro 1869[greg.] en Pokrovskoje, Tjumena distrikto, Tobolska gubernio, la Rusia imperio |
| Morto | 17-an de[jul.]/ 30-an de decembro 1916[greg.] en Petrogrado, Petrograda gubernio, la Rusia imperio |
| Mortokialo | drono kaj pafvundo |
| Lingvoj | rusa • angla |
| Loĝloko | Pokrovskoje, Tjumena distrikto, Tobolska gubernio Petrogrado, Petrograda gubernio |
| Etno | ruso |
| Klereco | memdukito |
| Familio | |
| Edz(in)o | Praskovja Fjodorovna Dubrovina |
| Infanoj | Dmitrij Rasputin, Varvara Rasputina, Matrjona Rasputina |
| Okupo | |
| Okupo | kamparano mistikulo |
| Konata kiel | Griŝka Rasputin |
| Religia konfesio | ortodoksismo |
Grigorij Jefimoviĉ RASPUTIN (ruse Григорий Ефимович Распутин, Grigorij Jefimoviĉ Rasputin; [ɡrʲɪˈɡorʲɪj jɪˈfʲiməvʲɪtɕ rɐˈsputʲɪn]; la 9-an de[jul.]/ 21-an de januaro 1869[greg.], Pokrovskoje, Tjumena distrikto, Tobolska gubernio, la Rusia imperio — la 17-an de[jul.]/ 30-an de decembro 1916[greg.], Petrogrado, la Rusia imperio) estis la rusa mistikulo, havinta signifan influon je la familio de la rusa caro Nikolao la 2-a.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Proksimiĝo al la kortego
[redakti | redakti fonton]Vic-ministro pri internaj aferoj Stepan Beleckij rememoris ke komence de la 1910-aj jaroj Rasputin estis akceptita ĉe la hejmo de grandprinco Nikolaj Nikolajeviĉ kaj ties edzino Anastasia Nikolajevna (princino de Montenegro), post kio li proksimiĝis al Sergej Vitte, kiun li favoris ĝis la fino de sia vivo. Lin subtenis ankaŭ episkopo Feofan (Bistrov), rektoro de la Sankt-Peterburga Spirita Akademio, eniginta lin je medio de aristokratoj, interesiĝintaj pri religiaj aferoj. Lin subtenis ankaŭ publicisto Georgij Sazonov ru[1]. En aristokrataj salonoj tiutempe oni ofte priparolis religiajn aferojn, serĉante la vojon reen al la originaj rusaj radikoj, kion stimulis ĝenerala politika kaj socia etoso, spegulita ankaŭ en arto, arkitekturo ktp. Rasputin, penetrinta tiujn ĉi rondojn danke al rekomendoj de la episkopo Feofano, prezentis sin kiel enkorpigon de la rusa religia spirito, homo de la tero, veninta el la fora Siberio por alporti ne formalan, sinceran kredon je dio, bazitan sur profunda interna sento kaj eble profetaj kapabloj[2].
De palaco de grandprinco Nikolaj Nikolajeviĉ servis por li kiel ponto al la imperiestra familio, kie li sukcesis fiksiĝi danke al mistikemo de la caro kaj speciale de la carino, konvinkita ke sole Rasputin subtenas la sanon de la tronheredanto Aleksej Nikolajeviĉ kaj la sekuran vivon de la tuta cara familio, kiun li protektas kvazaŭ anĝelo-gardanto. Stepan Baleckij asertas ke fine Rasputin mem ekkredis tion kaj plurfoje ripetadis "se mi ne estos apud ili, ankaŭ ili ne plu estos" (ruse если меня около них не будет, то и их не будет). Rasputin traktis la caran familion kvazaŭ sian propran, buŝe kaj skribe li nomis ilin "paĉjo" (ruse папа) kaj "panjo" (ruse мама)[2].
Stepan Baleckij diris ke onidiroj pri demonisma naturo kaj kapabloj de Rasputin cirkulis aktive kaj Grigorij Jefimoviĉ neniam ilin kontraŭis. Fine de 1913, kaŝe legante korespondaĵojn de proksimuloj de la famulo, li eksciis ke Rasputin lernas hipnoton ĉe Petrograda magnetizisto en kaj bone progresas pro siaj forta volo kaj kapablo koncentri ĝin. Ekspurinte la magnetiziston, Beleckij fortimigis lin kaj tiu forlasis la urbon[3].
Lian influon grave fortigis Anna Virubova, proksima amikino de la imperiestrino. Ŝi estis tre religiema kaj tutkore kredis la profetan forton de Rasputin, speciale post kiam la {15}, ekveturinte de Carskoje Selo al Petrogrado, ŝi iĝis viktimo de fervoja akcidento, estis grave vundita kaj kuŝis en lito delirante, sen esperoj pri resaniĝo. Rasputin rakontis ke li eksciis pri ŝia stato de la grafino Jekaterina Vitte (edzino de Sergej Vitte), per kies aŭto li urĝe veturis al hospitalo en Carskoje Selo, eniris la ĉambron, prenis la manon de Virubova kaj vokis ŝin, post kio ŝi malfermis la okulojn, respondis kaj baldaŭ resaniĝis. Ekde tiam ŝi estis eĉ pli proksima al li ol la imperiestrino kaj li diris ke por li ŝi pretas oferi ion ajn[4].
Aron Simanoviĉ kaj Vasilij Miĥajloviĉ Skvorcov ru rakontis ke antaŭe sia morto Rasputin ŝanĝiĝis, estis morna, forbruligis leterojn de altranguloj kaj nur je la lasta tago li heliĝis, iris al banejo kaj ekveturis al la domo de Feliks Jusupon en ĵus freŝaj vestoj. Tamen Anna Virubova kaj Stepan Baleckij rimarkis neniun ŝanĝon en lia konduto en tiuj tagoj kaj konstatas ke li estis bonhumora kaj memfida, kaj senzorgeme akceptis suspektindan noktan inviton de Feliks Jusupov kun kondiĉo veni sen akompanoj kaj gardo[5].
Ministro pri internaj aferoj Nikolaj Aleksejeviĉ Maklakov havis bonajn rilatojn kun Rasputin[1].
Post kiam Aleksandr Guĉkov laŭte kritikis Rasputinon en la Ŝtata Dumao, ministro pri internaj aferoj Aleksandr Aleksandroviĉ Makarov aranĝis gardadon de Rasputin, al la gazetaro oni malpermesis publikigi artikolojn pri li kaj samtempe komenciĝis spurado de Guĉkov, forigita nur post enpostenigo de generalo Vladimir Ĝunkovskij kiel vic-ministro pri internaj aferoj[6].
Stepan Beleckij ellaboris instrukcion por gardistoj, kiuj devis registri ĉiujn agojn kaj proksimulojn de Rasputin je specialaj ĵurnaloj. Spionoj ĉiam akompanis lin ankaŭ en vojaĝoj. En vilaĝo Pokrovskoje estis setlita spiono, ĉar trovi taŭgan homon surloke oni ne sukcesis[6].
Prezidanto de la Konsilio de Ministroj Vladimir Kokovcev tre interesiĝis pri Rasputin kaj regule petis raportojn pri li, ĉar li deziris ĉesigi lian influon, raportinte pri lia vera naturo al la imperiestro. Rasputin asertis ke li plurfoje renkontiĝis kun Kokovcev kaj admonis lin nuligi alkoholan monopolon, pri kio li parolis ankaŭ kun la imperiestro. Li diris ke se Kokovcev ne faros tion, li perdos sian postenon[6].
En lastaj monatoj de sia vic-ministeria ofico Beleckij ricevis de generalo Ivan Dumbadze, urbestro de Jalto, ĉifritan telegramon, en kiu tiu petis permeson murdi Rasputinon dum ties veturo en skutro de Sebastopolo al Jalto. Li transdonis ĝin al Maklakov, kiu diris ke okupiĝos pri tio persone. Fine la vojaĝo okazis sen la incidentoj. Dumbadze laŭdire estis elpensinta plurajn atencojn kontraŭ Rasputin, inkluzive li planis allogi lin al la Hirunda nesto (Jalto) kaj ĵeti al la maro, sed fine li faris nenion[7].
Fine de 1914 grandprinco Nikolaj Nikolajeviĉ kaj lia edzino per sia mastrumestro kolonelo Ignatij Balinskij petis Beleckij doni informojn pri malĉastaĵoj de Rasputin, kiun ili jam ne plu akceptis en sia hejmo, ĉar la grandprinco deziris interparoli pri tio kun la imperiestro. Beleckij provizis la informojn, la interparolo laŭ liaj informoj okazis kaj Rasputin neniam pardonis tion al la grandprinco. Antaŭ ol Nikolaj Nikolajeviĉ foriris al Kaŭkazio, Rasputin diris ke li revas iĝi imperiestro[8].
Generalo Ĝunkovskij ankaŭ raportis al la imperiestro pri maldeca konduto de Rasputin en restoracio "Jar" ru, kie li ebriiĝis. Rasputin diris ke tiu raporto elvokis koleregon de Nikolao la 2-a, kiu longan tempon ne deziris lin vidi, do li malŝategis la generalon. Tamen li pravigis sin antaŭ la imperiestro, argumentinte ke li ne estas sanktulo, sed nura homo[8].
Rasputin havis apartamenton en strato Goroĥovaja ru. Ĉiun dimanĉon post tagmeza diservo tien estis venanta Anna Virubova kaj ties proksimuloj por teumi kun Rasputin[9].
Beleckij skribis ke la "atenco organizita de Iliodor" okazis jam post kiam lian postenon okupis generalo Ĝunkovskij[9].
| |||||||
Stepan Beleckij konstatis ke post la murdo de Rasputin multaj el liaj adorantinoj, inkluzive de Anna Virubova, ekdubis pri liaj superkapabloj kaj profeta antaŭvido, ĉar kelkajn tagojn antaŭ sia morto li estis bonhumora kaj rakontis al ili, ke li pasigos pliajn 5 jarojn en ilia rondo, post kio li foriros al sekreta fora loko, jam preparita, kie li vivos sola kaj preĝos pri la savo de sia animo. Beleckij opiniis ke Rasputin rimarkis ke la caro traktas lin ĉiam pli malvarme, do li anticipe estis preparanta por si honoran foriron, des pli ke la tronheredanto kreskis kaj baldaŭ eble ne plu bezonus lian kurachelpon[11].
Stepan Beleckij asertas ke Rasputin estis sektanto kaj evidente plej inklinis al la ĥlistoj ru. Li diris ke pastro de Pokrovskoje raportis pri tio kaj tiuj raportoj estis sekrete transdonitaj al li de Viktor Jackeviĉ ru, la direktoro de kancelario de ober-prokuroro de la Sankta Reganta Sinodo ru. Rasputin eksciis pri tio kaj sukcesis anstataŭigi tiujn pastrojn per aliaj, fidelaj al li kaj dankemaj pro liaj oferoj al la preĝejo, kiun favoris ankaŭ liaj adorantinoj kaj la cara familio. Por esplori la aferon pli profunde, Beleckij setlis en Pokrovskoje sian agenton, kiu sendis raportojn sen uzi lokan poŝtejon, regatan de amikoj de Rasputin, kaj konfirmis inklinon de Rasputin al la ĥlistoj. Pli detale esplori tion li ne sukcesis, ĉar post kiam en 1914 kolonelo Miĥail von Kotten ru forlasis postenon de estro de ĝendarmoj de Sankt-Peterburgo, Beleckij devis urĝe revenigi sian agenton de Pokrovskoje por ke li ne estu senmaskigita, do la enketado ĉesis. Beleckij atestis ke Rasputin ne interesiĝis pri ekleziaj aferoj, nek pri eventuala renovigo de la Rusa Ortodoksa Eklezio, pri kio klopodis interesigi lin Aleksandr Papkov, eklezia historiisto kaj publicisto. Dum siaj dimanĉaj teumadoj, Rasputin interalie diris ke pekante la homo enigas la pekojn je sia korpoŝelo tiel purigante sian animon[12]. Beleckij asertis ke Rasputin kundividis ankaŭ kredon de imjaslavoj ru (alinome: nomdiuloj), kiu tiutempe estis persekutata de la ŝtato. Li venigis al la imperiestra palaco monaĥojn de tiu sekto, forpelitajn de monaĥejo en sankta monto Athos[13].
Stepan Beleckij asertis ke Rasputin estis suspektema, kaŝema kaj malsincera, venĝema ĝis kruelo, la homojn traktis praktike kiel ilojn, postulante kompletan sincerecon kaj klopodis obeigi ilin. Li estis obstina, malfacile ŝanĝis siajn vidpunktojn, persiste strebis al siaj celoj. Li sciis aktori, ŝajnigante simplulon kaj piemulon, trompante tiel homojn kiuj esperis misuzi lin por siaj celoj[14]. Dum siaj matenaj akceptoj li estis disdonanta al la petantoj etajn sumojn. Se necesis pli granda sumo, li sendis la petanton al gravuloj kaj financistoj (foje persone nekonataj) kun noticoj, manskribitaj kun pluraj eraroj[15].
La 26-an de septembro[jul.]/ 9-an de oktobro 1915[greg.] Aleksej Nikolajeviĉ Ĥvostov ru iĝis ministro pri internaj aferoj, do li kaj lia viculo Stepan Beleckij decidis ke ili kontaktos Rasputin per princo Miĥail Andronnikov ru, kiu estos regule transdonanta al li po 1 500 rublojn. Samtempe ili prokimigis al Rasputin ilian komunan konatinon kaj amikinon de Andronnikov — Naatalja Ĉervinskaja, kiu konis Anna Virubova, sed ne kredis al la superpovo de Rasputin[16].
En oktobro 1915 Ĥvostov decidis portempe forigi Rasputinon de la ĉefurbo, organizinte por li vojaĝon tra la monaĥejoj por ke fine de januaro, kiam komenciĝos kunsidoj de la Ŝtata Dumao, ofte kaj akre kritikinta Rasputinon, li ne estu en Petrogrado. La imperiestro aprobis la planon, prezentitan kiel ebleco protekti Rasputinon kontraŭ malbonaj influoj, do laŭ propono de Tobolska episkopo Varnava (Nakropin) ru al la ĉefurbo venis proksima amiko de Rasputin, igumeno de la monaĥejo de Sankta Triunuo (Tjumeno) Martemian por admoni lin ekvojaĝi. Aleksej Ĥvostov rekomendis veturi al la monaĥejo en Verĥoturje por alporti de tie ikonon de loka sanktulo kiel benon por la cara familio[17].
Sed tiutempe okazis du incidentoj. La 9-an de[jul.]/ 22-an de aŭgusto 1915[greg.] Rasputin estis veturanta en vaporŝipo "Tovarpar" de Tjumeno al Pokrovskoje, laŭvoje ebriiĝis kaj diboĉis, batinte kelneron, akuzitan ŝteli lian monon. Tobolska guberniestro Andrej Stankeviĉ sendis dokumentojn de la krimenketado al Aleksej Ĥvostov, aldoninte dokumentojn pri alia incidento, kiam ebria Rasputin malestime parolis pri la cara familio. Rasputin malŝatis la guberniestron kaj delonge postulis forigi lin, do Ĥvostov uzis la ricevitajn paperojn por konvinki lin, ke Stankeviĉ ne estas lia malamiko, ĉar alikaze li povus lasi ambaŭ aferojn laŭ oficiala vojo, do sekvus procesoj kaj publika skandalo. Rasputin cedis, sed insistis ke en Tobolsko li havis sian konfidenculon, do Andrej Stankeviĉ estis transigita kiel guberniestro al Samara dum lian lokon en Tobolsko okupis Nikolaj Ordovskij-Tanejevskij, estro de financa ĉambro (ruse казённая палата) en Permo. Post atingi tion, Rasputin rezolute ĉesigis la vojaĝplanojn, rifuzinte ĉion. Samtempe li sukcesis enpostenigi kiel metropoliton de Petrogrado kaj Ladoga sian konfidenculon Pitirim (Oknov)[18].
Miĥail Aleksandroviĉ (filo de Aleksandro la 3-a) malŝatis Rasputinon, same kiel lia edzino, do Rasputin regule sugestis ke la grandprinco strebas al la trono, kion malkonfirmis speciala esploro de sekurecservo, ordonita de Anna Virubova. Jelizaveta Fjodorovna, fratino de la imperiestrino Aleksandra Fjodorovna ankaŭ malŝatis lin, kion li reciprokis, sukcesinte malbonigi rilaton inter la fratinoj. Grandprinco Pavel Aleksandroviĉ unue ĝuis lian subtenon, sed poste lia edzino distanciĝis de Rasputin, do li reagis same[19].
La 25-an de januaro[jul.]/ 7-an de februaro 1912[greg.] Aleksandr Guĉkov faris faman paroladon en la Ŝtata Dumao direktitan kontraŭ Rasputin. Nikolao la 2-a detenis sian indignon dum la imperiestrino ekde tiam malamis Guĉkovon, la Dumaon kaj la liberalulojn ĝenerale, aliĝinte al la plej dekstra politika partio.
Rasputin akiris famon de kuracanto kaj misterokreanto kaj en la jaro 1907 Rasputin estas invitita al la cara kortego.
Ĉi tie Rasputin akiris simpation precipe de la carino, Aleksandra Fjodorovna, kiu estis konvinkita, ke dank’ al hipnotaj kapabloj pliboniĝas stato de ŝia grave malsana (hemofilia) filo, carido Aleksej Nikolajeviĉ (1904–1918).
Kariero kaj impliko politika
[redakti | redakti fonton]Ekde la jaro 1911 poste Grigorij Jefimoviĉ Rasputin dank’ al sia influo je la carino intervenas ankaŭ en ŝtatajn aferoj de la cara Rusio – lia influo en la rusian politikon estas poste tre evidenta post la jaro 1915, kiam caro Nikolao transprenas persone komandadon super la rusia armeo kaj li forveturas en batalfronton – Rusion poste regas la carino kaj ŝia konsilanto – Rasputin.
Pro sia skandala privata vivo (en Sankt-Peterburgo Rasputin baldaŭ revenas al sovaĝaj ekstravagancoj de sia junaĝo) Rasputin post nelonge tre diskreditas la caran familion ne nur en la okuloj de peterburga publiko, sed ankaŭ antaŭ la tuta rusa nacio – ne estas mirinde, ke baldaŭ inter la rusa aristokrata opozicio, timanta pro absoluta perdo de la cara prestiĝo en Rusio kaj pro bolŝevisma revolucio, aperas ideoj por lia forigo.
Atenco
[redakti | redakti fonton]La 29-an de junio 1914 Grigorij Rasputin estis vundita de Ĥionia Guseva (ruse Хиония Гусева), kiu atakis lin per tranĉilo. La 33-jara virino konatiĝis kun li en 1910, kiam Rasputin vizitis la urbon Caricin kie li pasigis unu semajnon. Li frekventis tie domon de Natalia Tolmaĉova, kie Guseva servis kiel preĝulino (ruse келейница), voĉlegante preĝlibrojn. Li promesis reveni, sed tio ne okazis. Pastromonaĥo Iliodoro, kiu subtenis kaj promociis Rasputinon en Caricin, diris al Guseva, ke li faris tion plenumante ordonon de episkopo Hermogen (Dolganjov) kaj ke nur danke al tio Rasputin gloriĝis kaj famiĝis kiel monaĥo dum efektive li estas perversulo kaj malĉastulo. Tiuj ĉi vortoj kaj sekvinta publika kverelo de ambaŭ flankoj en gazetaro konvinkis ŝin, ke Rasputin estas falsa profeto, kiun necesas mortigi same kiel profeto Elija mortigis per tranĉilo 400 falsajn profetojn. Ŝi havis 39 rublojn, perlaboritajn per kudrado, do aĉetis en bazaro kontraŭ tri rubloj ponardon kaj veturis al vilaĝo Pokrovskoje, kiun ŝi atingis nokte al la 22-a de junio 1914. Ĝis la 29-a de junio ŝi loĝis ĉe diversaj vilaĝanoj, atendante revenon de Rasputin. Al siaj gastigantoj ŝi diris ke deziras renkontiĝi kun sagaca maljunulo pri kiu ŝi aŭdis tiom multe[20].
La 28-an de junio ĉirkaŭ la 8-a vespere venis Grigorij Rasputin, reveninta je vaporŝipo "Sokolovskij" el Sankt-Peterburgo por pasigi someron en sia ĵus konstruita granda domo. Sekvan tagon Guseva prenis la ponardon kaj iris al la domo de Rasputin por atendi lin. Je la 3-a horo li eliris por voki senditon kaj taskigi lin sendi telegramon, do Guseva profitis la momenton por saluti lin klininte sin. Li diris "Ne necesas klini sin" (ruse Не надо кланяться) kaj intencis doni al ŝi almozon, sed ŝi eligis la ponardon kaj batis lin kontraŭ la ventro. Rasputin ekkriis "ho, pro kio al mi" (ruse ох, почто мне) kaj kuris for, persekutata de Guseva. Kurinte 108 paŝojn li kaptis de surtere bastonon kaj batis ŝin ĉe la kapo. Venis vilaĝanoj, kiuj kaptis ŝin kaj metis en arestejon, ĉe tio ŝi hazarde vundis sian maldekstran manon[21].
El Tjumeno en speciale sendita vaporŝipo venis kirurgo Vladimirov kaj kuracisto Visockij. Vladimirov operaciis Rasputinon en lia domo kaj konstatis la vundon 1 x 2 cm grandan, kiu penetris la abdomenon inter pubo kaj umbiliko kaj trafis mesoenteron, sed ne la intestojn; li diris ke temas pri la grava, vivdanĝera vundo. Per la sama vaporŝipo Rasputin estis transportita al Tjumeno kaj enhospitaligita. Dum pridemandado li diris ke ne konas persone Gusevan kaj supozas ke ŝin sendis lia malamiko Iliodor. Li kuŝis en aparta ĉambro, kie lin prizorgis du flegistinoj de la Ruĝa Kruco[22]. En la hospitalo li pasigis unu monaton kaj estis vizitata de pluraj altranguloj, inkluzive de tobolska guberniestro Andrej Stankeviĉ, episkopo Varnava kaj aliaj[23].
Ĥionia Guseva estis juĝita en Tobolsko kaj sendita por psikiatria ekzamenado al Tomsko, kie oni konstatis ŝin freneza. Laŭ ordono de ministro pri justico Aleksandr Kerenskij la 5-an de decembro 1916 Guseva estis liberigita el la Tomska prizono kaj transdonita al sia fratino Pelagija Zavertina por plua kuracado[24].
Murdo
[redakti | redakti fonton]Tiuj ĉi ideoj poste fariĝos fakto fine de la jaro 1916 – nokte el la 29-a je la 30-a de decembro de la sama jaro proponos unue princo Felikso Jusupov, edzo de bofilino de la caro, al „la freneza monaĥo“ Rasputin en sia palaco venenigitan vinon kaj zakuskojn – sed la veneno ne efikas kaj Jusupov do ekpafos je Rasputin: Rasputin malgraŭe trafita fuĝos en la kortegon de la palaco, kie poste Jusupov kun siaj kunuloj pafas lin – sed Rasputin denove supervivos.
Li supervivos eĉ poste, kiam la komplotuloj klopodas finbati lin per kolboj de siaj armiloj – li mortas nur tiam, kiam ili kunligos lin kaj duonmorta ĵetos lin sub glacion de frostiĝinta rivero Nevo.
Sed la ekzameno de la korpo indikis akvon en la pulmoj. Tiu signifas ke Grigorij mortis nek pro la pafoj, nek pro la malvarmo, sed pro dronado en la Nevo.
Carino Aleksandra poste lasas elakvigi la mortan korpon de la monaĥo kaj ŝi sepultigas ĝin en parko de Carskoje Selo – poste, en la jaro 1917, la korpo de Rasputin estis elterigita kaj bruligita.
Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]Esoterismo. Sur la monto Athos Rasputin ricevis mision protekti la caran familion, kies konfesprenanto kaj sanigisto iĝis poste. Al la familio diris: "La haro ne falos de viaj kapoj ĝis la tempo kiam estos kun vi miaj portretoj kaj parto de mia vesto. Memoru!". Transdonis al ili sian disŝiritan al 7 pecoj silkan nigran bluzon de mistikulo. Duone de 1916, post atenco al lia vivo, fare de duonfreneza virino, sendita de monaĥo Heliodor, kiu kelkfoje vundis lian ventron, fotisto de la familio faris 7 grandajn portretajn fotojn.
Pli frue Rasputin - intence malfamigata - antaŭdiris al la caro, ke post lia morto atendos lin nigraj tagoj. Kiam komisaro Jurovskij forprenis de la familio la aĵojn ili estis murditaj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Boris Almasoff: Rasputin und Russland. Almathea-Verlag. Zürich, Wien, Leipzig 1924.
- Otto Antrick: Rasputin und die politischen Hintergründe seiner Ermordung. Dissertation Technische Hochschule Braunschweig, 1938
- Theophile von Bodisco: Rasputin. Eine physiognomische Studie, In: Zeitschrift für Menschenkunde, Schriftpsychologie und Schriftvergleichung, Wien 7. 1931/32, 6, S. 183-187
- Elisabeth Heresch: Rasputin. Das Geheimnis seiner Macht, München 1985, ISBN 3-7844-2506-2
- Felix Jussupow: Rasputins Ende. Erinnerungen. Insel, Frankfurt 1990, ISBN 3-458-32982-X
- Klaus Mailahn: Der russische Ödipus. Die erotische Marienverehrung des Grigori Jefimowitsch Rasputin, München 2008, ISBN 978-3-638-92366-8, 116 S.
- Max Pulver: Rasputin (Über die Handschrift von Grigori Rasputin), In: Trieb und Verbrechen in der Handschrift. Ausdrucksbilder asozialer Persönlichkeiten, Zürich 1934, S. 202-213
- Aron Simanowitch (1928) Rasputin, der allmächtige Bauer. Hensel und Co. Verlag. Berlin.
- Edward Stanislawowitsch Radsinski: Die Geheimakte Rasputin. Neues über den Dämon am Zarenhof, München 2000, ISBN 3-8135-0173-6
- René Fülöp-Miller, Rasputin. Demon i kobiety (Rasputin. Demono kaj virinoj), Zona Zero, Varsovio 2019, p. 512, ISBN 978-83-66177-74-1
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 Белецкий, С.П.. (1923) Григорий Распутин (Из записок) (ruse). Петроград: Былое, p. 10. ISBN =.
- 1 2 Белецкий, С.П.. (1923) Григорий Распутин (Из записок) (ruse). Петроград: Былое, p. 20. ISBN =.
- ↑ Белецкий, С.П.. (1923) Григорий Распутин (Из записок) (ruse). Петроград: Былое, p. 21. ISBN =.
- ↑ Белецкий, С.П.. (1923) Григорий Распутин (Из записок) (ruse). Петроград: Былое, p. 21–22. ISBN =.
- ↑ Белецкий, С.П.. (1923) Григорий Распутин (Из записок) (ruse). Петроград: Былое, p. 23–24. ISBN =.
- 1 2 3 Белецкий, С.П.. (1923) Григорий Распутин (Из записок) (ruse). Петроград: Былое, p. 11. ISBN =.
- ↑ Белецкий, С.П.. (1923) Григорий Распутин (Из записок) (ruse). Петроград: Былое, p. 12. ISBN =.
- 1 2 Белецкий, С.П.. (1923) Григорий Распутин (Из записок) (ruse). Петроград: Былое, p. 13. ISBN =.
- 1 2 Белецкий, С.П.. (1923) Григорий Распутин (Из записок) (ruse). Петроград: Былое, p. 17. ISBN =.
- ↑ Белецкий, С.П.. (1923) Григорий Распутин (Из записок) (ruse). Петроград: Былое, p. 19. ISBN =.
- ↑ Белецкий, С.П.. (1923) Григорий Распутин (Из записок) (ruse). Петроград: Былое, p. 24–25. ISBN =.
- ↑ Белецкий, С.П.. (1923) Григорий Распутин (Из записок) (ruse). Петроград: Былое, p. 25–26. ISBN =.
- ↑ Белецкий, С.П.. (1923) Григорий Распутин (Из записок) (ruse). Петроград: Былое, p. 30–31. ISBN =.
- ↑ Белецкий, С.П.. (1923) Григорий Распутин (Из записок) (ruse). Петроград: Былое, p. 26. ISBN =.
- ↑ Белецкий, С.П.. (1923) Григорий Распутин (Из записок) (ruse). Петроград: Былое, p. 32. ISBN =.
- ↑ Белецкий, С.П.. (1923) Григорий Распутин (Из записок) (ruse). Петроград: Былое, p. 27. ISBN =.
- ↑ Белецкий, С.П.. (1923) Григорий Распутин (Из записок) (ruse). Петроград: Былое, p. 33–34. ISBN =.
- ↑ Белецкий, С.П.. (1923) Григорий Распутин (Из записок) (ruse). Петроград: Былое, p. 35–39. ISBN =.
- ↑ Белецкий, С.П.. (1923) Григорий Распутин (Из записок) (ruse). Петроград: Былое, p. 45–46. ISBN =.
- ↑ Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse). Тюмень: Вектор-Бук, p. 269. ISBN = 978-5-91409-417-8.
- ↑ Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse). Тюмень: Вектор-Бук, p. 271. ISBN = 978-5-91409-417-8.
- ↑ Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse). Тюмень: Вектор-Бук, p. 271. ISBN = 978-5-91409-417-8.
- ↑ Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse). Тюмень: Вектор-Бук, p. 272. ISBN = 978-5-91409-417-8.
- ↑ Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse). Тюмень: Вектор-Бук, p. 272. ISBN = 978-5-91409-417-8.

