Aleksej Nikolajeviĉ Romanov
Carido Aleksej Nikolajeviĉ Romanov (ruse Алексей Николаевич Романов, naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1904, mortis la 17-an de julio 1918) estis la heredonto de la Rusia Imperio dum la Rusa Revolucio. Li estus fariĝinta caro Aleksej la 2-a. Li estis la plej juna el kvin infanoj kaj la sola filo de caro Nikolao la 2-a kaj Aleksandra Fjodorovna. Liaj fratinoj estis Olga, Tatjana, Marija, kaj Anastasija.
Li suferis hemofilion. Li genetike heredis la malsanon de sia patrino. La malsano povas esti spurita reen al lia praavino Reĝino Viktoria. Lia patro rezignis la tronon en 1917 kaj lia familio estis ekzilita al Tobolsko kaj poste murdita en Jekaterinburgo en 1918. Kiam Aleksej luktis kontraŭ hemofilio, mistikulo Grigorij Rasputin laŭdire resanigis Aleksej-on pli bone ol povus iu ajn kuracisto.
En 2000, Aleksej, same kiel la tuta murdita familio, estis deklaritaj sanktuloj fare de la Rusa Ortodoksa Eklezio.
En 2008 lia korpo estis unu el tiuj trovitaj proksime de la loko kie la familio estis murdita. DNA-aŭtentikigo pruvis ke ĉiuj 5 infanoj de la caro estis mortigitaj.

Personaj trajtoj
[redakti | redakti fonton]Princo Vasilij Dolgorukov, akompaninta la eks-caran familion dum ilia ekzilo en Tobolsko, skribis en marto 1917 ke Aleksej estas "tre ĉarma", sed "ambicia kaj potencama kiel lia patrino"[1].
Klavdija Bitner, instruinta la Romanov-idojn en Tobolsko, atestis lian malfavoran rilaton al Grigorij Rasputin[2].
Li tute ne konis la germanan, la gepatran lingvon de sia patrino, kvankam liaj fratinoj paroletis ĝin[3].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse). М.: Елисаветинско-Сергиевское просветительское общество; ГАУК ТО «Тюменское музейно-просветительное объединение»; Издательский Дом ТОНЧУ, p. 89. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse). М.: Елисаветинско-Сергиевское просветительское общество; ГАУК ТО «Тюменское музейно-просветительное объединение»; Издательский Дом ТОНЧУ, p. 91. ISBN = 9785912151620.
- ↑ Хрусталев, В. М.. (2018) Громова А. В.: Тобольское великое сидение (Скорбный путь Царской Семьи на Голгофу: Царское село — Тобольск — Екатеринбург), Научная библиотека Елисаветинско-Сергиевского просветительского общества (ruse). М.: Елисаветинско-Сергиевское просветительское общество; ГАУК ТО «Тюменское музейно-просветительное объединение»; Издательский Дом ТОНЧУ, p. 94. ISBN = 9785912151620.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la koncerna vikipedia artikoleto el la vikipedia branĉo en simpligita angla lingvo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- nigreblanka filmeto de la 8-jara princo en 1912 sur la imperia jaĥto el la retejo TikTok, probable komputile helpita, sed tamen taŭga impreso

