Józef Lompa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Lompa
Persona informo
Józef Lompa
Naskiĝo 29-an de junio 1797 (1797-06-29)
en Olesno
Morto 29-an de marto 1863 (1863-03-29) (65-jaraĝa)
en Woźniki
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Profesio
Alia nomo A. Mieczyński vd
Okupo poeto • verkistoĵurnalistotradukisto vd
Aktiva en Supra Silezio vd
Aktiva dum 1845– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Józef Piotr LOMPA (naskiĝis la 29-an de junio 1797 en Olesno, mortis la 29-an de marto 1863 en Woźniki) estis pola soci-nacia aganto en Supra Silezio, poeto, publicisto, kunlaboranto de pluraj revuoj, prozisto, pioniro de popola klerigado kaj etnografio en Silezio. Pioniro de pola nacia renaskiĝo en Supra Silezio, aŭtoro de pollingvaj lernolibroj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Józef Lompa naskiĝis en familio de metiistoj. En la jaroj 1815-1817 lernis ĉe katolika seminario en Vroclavo. Post reveno al Supra Silezio kontribuis al fondo de bazlernejo en Lubsza apud Lubliniec, kie dum ĉ. 30 jaroj laboris en la posteno de instruisto. Ankaŭ estis komunuma skribisto kaj orgenisto.

Dum la tuta lerneja periodo dediĉis sin al literatura verkado. En Bytom ligiĝis al "Dziennik Górnośląski" (Ĵurnalo de Supra Silezio), defendanta rajtojn kaj lingvon de pola loĝantaro. En 1848 iniciatis fondon de la Societo de Instruistoj-Poloj kaj de la Asocio de Laborantoj por Klerigo de la Popolo de Supra Silezio en Bytom. Li postulis lernadon de la pola lingvo kaj de historio de Pollando en lernejoj kaj estis engaĝita en la ideo pri fondado de polaj bibliotekoj en Silezio. Pro sia socia kaj nacia agado estis maldungita de prusaj regopovoj kaj translokiĝis al Woźniki.

Enterigita en tombejo de Woźniki.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Życie i praca Józefa Lompy (Vivo kaj laboro de Józef Lompa), Katolik Nr 75, 1897.
  • Józef Lompa : zasłużony działacz, krzewiciel ducha polskiego na Śląsku : w 50-tą rocznicę śmierci (Józef Lompa. Merita aganto, disvastiganto de pola spirito en Silezio. Por 50-a datreveno de la morto)
  • Stanisław Wilczek, Józef Lompa – Prekursor pracy kulturalno-oświatowej na Górnym Śląsku (Józef Lompa. Pioniro de kultur-kleriga laboro en Supra Silezio), MŚ 1997
  • Wiesław Dobrzycki, Józef Lompa 1797 -1863, Państwowe Zakłady Wydawnictw Szkolnych, 1970
  • Janina Ender, Józef Lompa zarysy biograficzny (Józef Lompa. Biografia skizo) - Seria "Pamiętnik Instytutu Śląskiego" Tom IX

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]