Heinrich Friedrich Karl vom und zum Stein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Freiherr vom Stein

Heinrich Friedrich Karl Reichsfreiherr vom und zum Stein (naskiĝinta en la 25-a de oktobro 1757 en Nassau (Lahn), mortinta en la 29-a de junio 1831 en Cappenberg) estis prusa oficisto kaj reformanto administracia.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Stein studis jursciencojn ĉe la Universitato de Göttingen kaj ekoficistis en la 1780-a jaro. Lia kariero en la administrado de la okcidentaj prusaj provincoj estis rapida: en 1784 li iĝis direktoro de la vestfalaj minejoficoj, en 1788 estro de la Milita kaj domena ĉambro de Kleve kaj Mark, en 1786 Supera prezidanto de la Rejn-prusaj ĉambroj kaj en 1803 Supera ĉambra prezidanto de Münster kaj Hamm. En 1804 li nomumitis ministro pri ekonomio kaj financoj.

Stein relative sukcese intencis materiale taŭigigi Prusion por batalado kun Napoleono Bonaparte, per reformoj financaj kaj ekonomiaj. Sed li fiaskis proponante reformi la registaran sistemon: anstataŭigi reĝan kabinetregistaron per registaro kiun konsistigus plene respondantaj ministroj. La al li ofertita ministerio pri eksteraj aferoj li rifuzis kiel signo de malŝato de la kabinetsistemo. En la 3.1.1807 li maldungitis fare de reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a.

Sekve Stein retiriĝis sur siajn bienojn en Nassau por verki la Memorandon de Nassau pri administraciaj reformoj. La plej grava punkto el ĝi estis la postulo doni al la komunumoj kaj provincoj (kaj implicite al la tuta civitanaro) pli multon da memstareco. En septembro 1807 Stein vokitis denove kiel gvidanta ministro - laŭ rekomendo de Napoleono kaj la barono Karl August von Hardenberg. Stein tuj komencis reformpaŝojn fundamentajn: en oktobro 1807 aboliciitis la kamparana heredservuteco en Prusio kaj en 1808 la urboj ekrajtis organizi sin mem. La malnovstila kabineta registaro anstataŭigitis per moderna formita de ministroj.

Batalo kontraŭ Napoleono[redakti | redakti fonton]

En la 24.11.1808 Stein libervole demisiis. Lia malamika sinteno je Franclando provikis konflikton kun Napleono. Stein iris ekzilen, unue en Aŭstrion. En 1812 la rusa caro Aleksandro la 1-a venigis lin. Post la malvenko de Napoleono en Rusio Stein persvadis la caron en 1812 startigi kontraŭatakon. Je la komenco de 1813 li konvinkis - komisiite de la cara moŝto - orientprusajn nobelojn ribeli kontraŭ la franca tirano. Poste li peris prus-rusan aliancon kontraŭnapoleonan.

Sen oficiala misio Stein partoprenis la Vienan kongreson en 1814 kiel konsilisto de la caro: tie li nesukcese engaĝiĝis por fortan germanan federacian ŝtataron kaj por eviti refortigon de la malnovaj strukturoj.

Stein kiel historiisto[redakti | redakti fonton]

Ekde 1818 Stein vivis trankvile en Vestfalio. En 1819 li iniciatis fondon de la societo Gesellschaft für ältere deutsche Geschichtskunde, kiu komencis la eldonon de Monumenta Germaniae Historica, la plej grava kolekto de mezepokaj fontoj pri germana historio. Stein ankaŭ estis membro de la erfurta Akademie gemeinnütziger Wissenschaften.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Minejo Minister Stein en Dortmund
  • Civitano honora de Bremen kaj Frankfurt am Main (1816)
  • Motivo sur pluraj poŝtmarkoj (i.a. 1957, 2007)
  • Monumento de Stein farita de la skulptisto Gustav Eberlein en Berlin-Spandau
  • Memorigtabulo sur la muro de la urbodomo Berlin-Schöneberg.
  • Statuo de Stein enkorpigita en la rajdista statuo de Frederiko Vilhelmo la 3-a en Köln (Neumarkt)
  • Inaŭguro de monumento en Nassau en 1872 en ĉeesto de la imperiestra moŝto Vilhelmo la 1-a; detruite dum la Dua mondmilito ĝi reproduktitis per nova
  • Monumento de Hermann Schievelbein (1875) antaŭ la Deputita ejo de Berlino
  • Statuo antaŭ la urbodomo de Wetter an der Ruhr
  • Turo nomita por Stein sur Kaisberg en Hagen-Vorhalle
  • Busto en Marburg antaŭ la Malnova universitato
  • Busto farita de Johannes Leeb (1825) por la memorigloko Walhalla
  • Pluraj stratoj, lernejoj, kazernoj kaj unu junulargastejo (en Altlünen proksime de Cappenberg)
  • Korveto SMS Stein de la imperiestra mararmeo (1879)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Frh. v. Stein: Briefe und amtliche Schriften, hg. von Walther Hubatsch, 10 Bände, Stuttgart 1957–1974.
  • Frh. v. Stein: Denkwürdigkeiten und Briefe, hg. von L. Lorenz, Berlin 1919.
  • Nassauer Denkschrift, 1807.
  • Der Nachlass des Freiherrn vom Stein im Archiv des Grafen von Kanitz auf Schloss Cappenberg, hg. von Norbert Reimann, bearbeitet von Annekatrin Schaller und Norbert Reimann, 2 Teilbände, Münster 2009, ISBN 978-3-936258-11-0.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gordon A. Craig: Das Scheitern der Reform: Stein und Marwitz. In: Das Ende Preußens. Acht Porträts. 2. Auflage. Beck, München 2001, ISBN 3-406-45964-1, S. 13–38.
  • Heinz Duchhardt (Hrsg.): Stein. Die späten Jahre des preußischen Reformers 1815–1831. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 2007, ISBN 978-3-525-36376-8.
  • Heinz Duchhardt, Karl Teppe (Hrsg.): Karl vom und zum Stein. Der Akteur, der Autor, seine Wirkungs- und Rezeptionsgeschichte (= Veröffentlichungen des Instituts für Europäische Geschichte. Bd. 58). von Zabern, Mainz 2003, ISBN 3-8053-3102-9.
  • Heinz Duchhardt: Stein-Facetten. Studien zu Karl vom und zum Stein. Aschendorff Münster 2007, ISBN 3-402-12741-5.
  • Heinz Duchhardt: Stein. Eine Biographie. Aschendorff, Münster 2007, ISBN 978-3-402-05365-2.
  • Heinz Duchhardt: Mythos Stein. Vom Nachleben, von der Stilisierung und von der Instrumentalisierung des preußischen Reformers. Vandenhoeck & Ruprech, Göttingen 2008, ISBN 978-3-525-30014-5.<ref>Vgl. Gabriele B. Clemens: Rezension zu: Duchhardt, Heinz: Mythos Stein. Vom Nachleben, von der Stilisierung und von der Instrumentalisierung des preußischen Reformers. Göttingen 2008. In: H-Soz-u-Kult, 25. Januar 2010.
  • Walther Hubatsch: Der Reichsfreiherr Karl vom Stein und Immanuel Kant. In: Otto Büsch, Wolfgang Neugebauer (Hrsg.): Moderne Preußische Geschichte 1648–1947. Eine Anthologie. De Gruyter, Berlin 1981, ISBN 3-11-008324-8, S. 1328–1345 (Band 3).
  • Walther Hubatsch: Die Stein-Hardenbergschen Reformen. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1989, ISBN 3-534-05357-5.
  • Wilhelm Ribhegge: Preußen im Westen. Kampf um den Parlamentarismus in Rheinland und Westfalen. Sonderausgabe für die Landeszentrale für politische Bildung NRW, Münster 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]