Gyula Szekfű

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Gyula Szekfű [djula sekfU], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szekfű Gyula estis hungara historiisto, arkivisto, diplomato, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (1941).

Gyula Szekfű [1] naskiĝis la 23-an de majo 1883 en Székesfehérvár. Li mortis la 29-an de junio 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Szekfű frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, universitaton en Budapeŝto. Inter 1905-1906 li laboris en Hungara Nacia Muzeo, baldaŭe en la hungara kaj aŭstra arkivejoj. En 1916 li profesoriĝis en Budapeŝto. Inter 1927-1939 li redaktis historian revuon. Dum la 2-a mondmilito li politikadis kontraŭ la nazioj kaj por la sendepedeco, poste li iĝis diplomato en Moskvo. En 1949 li pensiuliĝis, sed post jaroj li estis elektita parlamenta deputito. Li havis edzinon sed neniam filon. Li ricevis premiojn en 1930 kaj 1948.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A száműzött Rákóczi (1913)
  • Három nemzedék (1920)
  • Három nemzedék és ami utána következik (3 generacioj kaj tio, kio sekvas), (1934, 1989)
  • Valahol utat vesztettünk (Ie ni perdis la vojon), (1943, 1944, 1983, 2000)
  • Nép, nemzet, állam. Válogatott tanulmányok (Popolo, nacio, ŝtato. Elektitaj studoj), (2002)

Fontoj[redakti | redakti fonton]