Charles Ernest Beulé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La tombo de Beulé en Parizo

Charles Ernest BEULÉ (naskiĝinta la 29-an de junio 1826 en Saumur, mortinta per sinmortigo en Parizo la 4-an de aprilo 1874) estis franca politikisto kaj arkeologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Beulé iĝis post lernejfrekvento en sia naskiĝurbo instruisto en Moulins. En 1849 li akompanis la francan ambasadejanaron al Ateno kie li malkovris kaj priesploris multajn gravajn aferojn ĉe Akropolo. En 1854 li iĝis profesoro pri arkeologio de la Imperiestra biblioteko. En 1871 li elektitis deputito de la Nacia Asembleo. Ĉiam li estis fervora partiano de la subtenantoj de la dinastio de Orléans. En la kabineto de Mac Mahon li estis inter majo kaj novembro 1873 ministro pri internaj aferoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

El liaj verkoj menciindas: »L'acropole d'Athènes« (Paris 1854); »Etudes sur le Peloponnèse« (1855); »Les monnaies d'Athènes« (1858) kaj »L'architecture an siècle de Pisistrate« (1860). Inter 1858–59 li organizis ĉe la antikva urbo de Kartago proprajn elfosadojn, kies rezultojn li konatigis en la verko »Fouilles à Carthage« (1860). En 1860 li iĝis ano de la Akademio de la enskribaĵoj kaj en 1862 daŭra sekretario de la Akademio de la artoj.

Mallonge poste publikiĝis »Phidias, drame antique« (1863); »Histoire de l'art grec avant Périclès« (1868) kaj »Le procès des Césars« (1867–70) en kvar ofte interpretitaj sekcioj: »Auguste, sa famille et ses amis«, »Tibère et l'héritage d'Auguste«, kiuj furoris pro la kritikego kontraŭ bonapartismo; »Le sang de Germanicus« kaj »Titus et sa dynastie«. Liaj lastaj publikigoj estis »Fouilles et découvertes, résumées et discutées en vue de l'histoire de l'art« (1873).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 2. Leipzig 1905, p. 780, kio legeblas tie ĉi interrete.