Ólafur Ragnar Grímsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ólafur Ragnar Grímsson
Ólafur Ragnar Grímsson
Ólafur Ragnar Grímsson

En funkcio:
1996 – 2016
Antaŭulo Vigdís Finnbogadóttir
Sekvanto Guðni Th. Jóhannesson

Naskiĝo 14-an de majo 1943 (1943-05-14) (75-jara)
en Ísafjörður, Flag of Iceland (1918–1944).svg Reĝlando Islando
Nacieco islandano
Politika partio senpartia
Edz(in)o Dorrit Moussaieff
v  d  r
Information icon.svg
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Ólafur.

Ólafur Ragnar Grímsson (naskiĝis la 14-an de majo 1943 en Ísafjörður) estas islanda politikisto, eksa financministro kaj la kvina prezidanto de Islando. Li estis elektita en 1996 kaj refoje en 2000, 2004, 2008 kaj 2012.

Ólafur Ragnar Grímsson studis ekonomikon kaj politikan sciencon en Britujo, kaj estis dum 18 jaroj profesoro pri politika scienco ĉe la Islanda Universitato. En la jaroj 1987 ĝis 1995 li estis prezidanto de la maldekstra partio Popolunuiĝo.

Ólafur Ragnar Grímsson estas la Alta Protektanto de la 98-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Rejkjaviko en 2013.

Antaŭe:FinancministroPoste:
Jón Baldvin Hannibalsson28-a de septembro 1988 ĝis 30-a de aprilo 1991Friðrik Sophusson
Antaŭe:Partiestro de la PopolunuiĝoPoste:
Svavar Gestsson1987 ĝis 1995Margrét Frímannsdóttir
Antaŭe:Prezidanto de IslandoPoste:
Vigdís Finnbogadóttir1996–2016Guðni Th. Jóhannesson