Friðrik Sophusson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Friðrik Sophusson

En funkcio:
30-a de aprilo 1991 – 16-a de aprilo 1998
Antaŭulo Ólafur Ragnar Grímsson
Sekvanto Geir H. Haarde

En funkcio:
8-a de julio 1987 – 28-a de septembro 1988
Antaŭulo Þorsteinn Pálsson
Sekvanto Jón Sigurðsson

Naskiĝo 18-an de oktobro 1943 (71-jara)
en Flago de Islando Islando
Nacieco islanda
Politika partio Sendependecpartio
Edzo/ino Helga Jóakimsdóttir, Sigríður Dúna Kristmundsdóttir
Infanoj Stefán Baldvin, Halldór, Áslaug María, Gabriela Kristín, Helga Guðrún, Sigríður Fransiska
Profesio politikisto
v  d  r
Information icon.svg
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Friðrik.

Friðrik Sophusson (Friðrik Klemenz Sophusson; naskiĝis la 18-an de oktobro 1943) estas islanda politikisto, ministro. Li estis vicpartiestro de la Sendependecpartio en 19811989 kaj 19911999 (en 1989 li perdis kontraŭ Davíð Oddsson sed la posteno reliberiĝis en 1991 kiam Davíð Oddsson ekestis partiestro). Post lia politika kariero li estas estro de Landsvirkjun, la ŝtata energientrepreno.

Familio[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj estis Sophus Auðunn Guðmundsson (1918—2006) kaj Áslaug María Friðriksdóttir (1921—2004).

Li havas du filojn: Stefán Baldvin (1963, patrino Guðbjargur Kristinsdóttir) kaj Halldór (1967, patrino Ásta B. Gunnarsdóttir).

Lia unua edzino (ekde 1968, divorcis en 1987): Helga Jóakimsdóttir (n. 1940). Ŝia filo: Jóakim H. Reynisson (1961). Filinoj de Friðrik kun Helga: Áslaug María (1969), Gabriela Kristín (1971), Helga Guðrún (1981).

Lia dua edzino (ekde 1990): Sigríður Dúna Kristmundsdóttir (n. 1952). Ŝia filo: Ragnar Hjálmarsson (1978). Filino de Friðrik kun Sigríður Dúna: Sigríður Fransiska (1994).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]