Dorrit Moussaieff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dorrit Moussaieff
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1950 (1950-01-12) (74-jaraĝa)
en Bukharim quarter
Ŝtataneco IslandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Patro Shlomo Moussaieff
Edz(in)o Ólafur Ragnar Grímsson
Okupo
Okupo politikisto • redaktisto • entreprenisto
vdr

Dorrit MOUSSAIEFF (en hebrea: דורית מוסאיוף‎, 12a de Januaro 1950) estas israela desegnisto de juveloj, eldonisto kaj negocisto kiu estis edzino de la prezidento de Islando el 2003 ĝis 2016. Ŝi engaĝiĝis al la Prezidento Ólafur Ragnar Grímsson en 2000 kaj ili geedziĝis en la 60a naskiĝtago de Grímsson en 2003. Naskiĝinta en Israelo, ŝi edukiĝis en Britio el aĝo de 13.

Krom la desegnado de juveloj, ŝi entreprenis aliajn negocojn kiel la konstruado de oficejo en Canary Wharf, Londono, kaj turisma projekto en Norda Kipro.[1] Moussaieff estas kontribua redaktoro de la gazeto pri Britia socio "Tatler". Krom anglan kaj hebrean, ŝi parolas ankaŭ germanan, francan kaj islandan.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Haaretz - Israel News". Alirita la 15an de Junio 2016.
  2. Ísland er stórasta land í heimi 22a de aŭgusto 2008, alirita la 22an de novembro 2020.