Levy Mwanawasa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Levy Mwanawasa
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1948 (1948-09-03)
en Mufulira
Morto 19-an de aŭgusto 2008 (2008-08-19) (59-jaraĝa)
en Clamart
Mortokialo apopleksio
Tombo Embassy Park
Lingvoj angla
Ŝtataneco Zambio
Alma mater University of Zambia
Familio
Edz(in)o Maureen Mwanawasa
Infanoj 7
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr
Levy Mwanawasa, Prezidento de Zambio (en Novjorko, ĉe UNo, je la 23-a de septembro, 2004)

Levy Patrick MWANAWASA (naskiĝinta je la 3-a de septembro, 1948, en Mufulira (Zambio), mortis je la 19-a de aŭgusto, 2008 en Parizo, Francio) estis la tria Prezidento de Zambio, en la posteno ekde 2002.

Mwanawasa naskiĝis la dua infano el dekopo. Li gajnis universitatan gradon pri juro de la Universitato de Zambio.

De 1974 ĝis 1985 kaj de 1986 ĝis 1991 li estis privata advokato, post 1978 en la propra firmao, Mwanawasa & Company. 1985-1986 li servis kiel ĉefadvokato de la Zambia Respubliko. En decembro, 1991, la ĵus elektita nova prezidento de Zambio, Frederick Chiluba nomis lin sia vicprezidento; li rezignis de sia firmao en marto, 1992.

Je la 8-a de decembro, 1991, Mwanawasa suferis multajn gravajn korpajn vundojn en trafika akcidento, en kiu lia helpisto mortis. Li flugis al Johanesburgo (Sud-Afriko) por kuracado, kie li restis 3 monatojn en malsanulejo. Ĝis hodiaŭ li malklare parolas pro postefikoj de la akcidento.

Mwanawasa servis kiel vic-prezidento ĝis li demisiis en 1994, plendante pri misuzado de postenoj kaj koruptiteco de kelkaj gvidantoj kaj malobeadon flanke de kelkaj subuloj-kolegoj. En 1996 li provis kapti de Chiluba la prezidantecon de ilia partio, la Movado por Multpartia Demokratio (MMD), sed li malvenkis. Li ĉesis aktivi pri politiko.

En aŭgusto de 2000, la Nacia Ekzekutiva Komitato de MMD elektis Mwanawasa-n kiel sian prezidentan kandidaton por la balotado en 2001. Li sukcesis en la balotado, venkante dek aliajn kandidatojn (inkluzive de du aliaj eks-vicprezidentoj: Godfrey Miyanda kaj generalo Christon Tembo), kaj enoficiĝis je la 2-a de januaro, 2002. La rezultojn de la balotado tamen disputis la ĉefaj opoziciaj partioj, inkluzive de la Unuiĝinta Partio por Nacia Disvolviĝo, kiu laŭ multaj observantoj efektive gajnis en la balotado. La rezulto restas polemikiga. En januaro, 2005, Mwanawasa petis la pardonon de la nacio pro sia malsukceso solvi la problemon de malriĉeco en Zambio, kie laŭ UNaj statistikoj ĉ. 75% el la loĝantoj vivas per malpli ol po 1 USD tage, kion oni rigardas kiel indikilo de absoluta malriĉeco.

Mwanawasa rekandidatis en la balotado je la 28-a de septembro, 2006; lia ĉefa oponanto estis Michael Sata. La reelektiĝon de Mwanawasa oni konfirmis je la 2-a de oktobro.

Levy Mwanawasa estas la edzo de Maureen Mwanawasa kaj ili havas kvar idojn, nome Chipokota, Matolo, Lubona kaj Ntembe. Li havas ankaŭ du aliajn idojn el sia unua geedzeco.